Chemins de fer de la Corse

Chemins de fer de la Corse (korsike Camini di Ferru di a Corsica) (CFC) estas la nomo de la regiona fervojreto priservanta la francan insulon Korsiko. Ĝi estas centrita sur la urbo Ponte-Leccia, de kiu tri linioj radias al Ajaccio, Bastia, kaj Calvi. La sekcio sekvanta la nordokcidentan marbordon inter L'Île-Rousse kaj Calvi, konata kiel Balagne-linio, donas aliron al multaj strandoj kaj estas tre populara ĉe turistoj.

Chemins de fer de la Corse
Trajno AMG 800
Trajno AMG 800
transporta firmao • island railway • organizaĵo • reto de publika transporto
Ĝeneralaj informoj
Loko Korsiko
Transportsistema speco Trajno
Komenco de trafiko 1888
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 232 km
Nombro de linioj 2
Nombro de stacioj 17 + 46 haltejoj
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 000 mm
Posedanto CTC
Transportisto CT - SEM
vdr

Kvara linio, iranta de Casamozza (sur la Bastia-linio) laŭ la orienta marbordo de la insulo al Porto-Vecchio estis severe damaĝita per bombado dum la Dua Mondmilito kaj neniam remalfermiĝis.

Historio redakti

 
Trajno sur viadukto de Vecchio

En 1877 estis decidite konstrui metro-ŝpuran fervojon en Korsiko, spite la tre malfacilan terenon kiun ĝi devus transiri.[1] Leĝaro estis pasigita la 4-an de aŭgusto 1879 por la konstruado de la fervojo.[2] La unuaj linioj malfermiĝis la 1-an de aŭgusto 1888[2] inter Bastia kaj Corte kaj ankaŭ inter Ajaccio kaj Bocognano. La reto estis iom post iom malfermita en sekcioj ĝis 1894. Linio al Porto-Vecchio malfermiĝis en stadioj, la fina sekcio malfermiĝanta en 1935, sed tio devis esti mallongdaŭra pro la milito. Estis proponoj konstrui liniojn de Ajaccio al Propriano kaj ankaŭ de Porto-Vecchio al Bonifacio, sed tiuj linioj ne estis konstruitaj.[1]

En 1955, ekzistis propono fermi la linion Calvi - Ponte-Leccia; kaj en 1959 alia propono fermi la tutan reton, kiun sukcese kontraŭbatalis la fervojistoj kaj la civitanoj de Korsiko. En 1972, alia propono por fermo estis denove kontraŭbatalita.[3]

Fervoja reto redakti

 
Fervoja mapo

Kun longo de 232 kilometroj, la reto estas kunmetita el du linioj, ambaŭ unutrakaj:

Tria linio de 130 kilometroj, malfermiĝis inter 1888 kaj 1935, priservante la orientan marbordon; ĝi ligis Casamozza al Porto-Vecchio. Post sperto de multe da damaĝoj dum la Dua Mondmilito en septembro 1943, ĝi neniam estis restaŭrita, kvankam la sekcio inter Casamozza kaj Folleli restis malfermita ĝis 1953.[4] La trako de la neuzata linio, inter Casamozza kaj Moriani, estas pripensita por remalfermo.

La geografio kaj topografio de la insulo devigis la linion sekvi ĝin. La fervojreto havas 32 tunelojn kaj 51 pontojn kaj viaduktojn. La plej longa tunelo, 3,9 kilometrojn longa, estas proksime de Vizzavona. Tiu tunelo, je 906 metroj da alteco, ankaŭ estas la plej alta sur la reto. La viadukto de Vecchio, 140 metrojn longa kaj 94 metrojn alta,[5] estis dezajnita fare de Gustave Eiffel.

La CFC estas la sola metro-ŝpura linio en Francio transportanta frajton. Po unu trajno funkcias ĉiutage sur la linio Ajaccio - Bastia. Vintre, la pasejo de Vizzavona ofte estas blokita, kaj fermita al vojtrafiko. La plej multaj el la varvagonoj hodiaŭ estas uzataj por trak-riparaj celoj.

Fervojaj stacioj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fervojaj stacioj en Korsiko.

La ĉefaj stacidomoj estas: Ajaccio, Bastia, Calvi, Casamozza, Corte, L'Île-Rousse, Mezzana, Ponte-Leccia.

Posedanto redakti

La reto estas posedata de la registaro de Francio kaj ne de "Réseau Ferré de France". CTC ("Collectivité Territoriale de Corse") estas la koncesioposedanto de la reto, laŭ la akto de parlamento pri regionigo de fervojoj en Francio, kaj estas la transportinstanco kaj reguligisto de fervojaj servoj. CTC konfidis al SNCF la operacion de fervojaj servoj ekde la 1-a de januaro 1983. Naŭjara interkonsento inter tiuj partioj sub la Loi Sapin ekvalidis la 1-an de septembro 2001.

Plano de modernigo interkonsentita de la nacia registaro, CTC kaj SNCF antaŭvidas la investon de 110 milionoj da eŭroj. Tiuj financoj estas asignotaj al la modernigo de veturanta materialo kaj infrastrukturo, tiel reduktante daŭron de vojaĝo. Pligrandigo de la reto direkte al la flughavenoj de Bastia kaj Ajaccio ankaŭ estas antaŭvidita.

Veturanta materialo redakti

Trafiko redakti

Trafiko esence konsistas el pasaĝeraj trajnoj. Ĝi dispartiĝas jene:

  • Inter-urba trafiko (Grandes lignes):
    • Kvar ir-revenaj vojaĝoj inter Bastia kaj Ajaccio (158 km, daŭro 3 horoj 25 minutoj)
    • Unu ir-revena vojaĝo inter Bastia kaj Calvi (120 km, daŭro 2 horoj 44 minutoj)
    • Tri ir-revenaj vojaĝoj inter Ponte-Leccia kaj la Balagne, el kiuj du finiĝas ĉe L'Île-Rousse kie interkonekto ekzistas kun la "Tramway de la Balagne".
  • Ofta antaŭurba trafiko (Suburbain):
    • Inter Bastia kaj Casamozza (21 km) kaj kromnomita "la Bastia métro". Dudek stacioj estas priservitaj en 30 minutoj.
    • Inter Calvi kaj L'Île-Rousse (22 km) kaj kromnomita "Tramway de la Balagne". Dek ok stacioj estas priservitaj en 50 minutoj. Ofta trafiko estas disponigita dum somero kaj reduktita trafiko dum vintro.

Vartrafiko sumiĝas al malpli ol 1 000 tunoj jare.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Chemins de fer de la Corse – CFC. Ian Boyle/Simplon Postcards. Alirita 6 marto 2008.
  2. 2,0 2,1 Smith, Ron (septembro 2008). “On location:Corsica”, Continental Modeller 30 (9), p. 534–541. 
  3. Corsican railway history. Luc Beaumadier. Arkivita el la originalo je 7 aŭgusto 2007. Alirita 6 marto 2008.
  4. Eastern Coast line. Luc Beaumadier. Arkivita el la originalo je 30 decembro 2007. Alirita 6 marto 2008.
  5. Bridges. Luc Beaumadier. Arkivita el la originalo je 27 decembro 2008. Alirita 6 marto 2008.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chemins de fer de la Corse en la angla Vikipedio.