La Flava trajno, oficiale linio de Villefranche - Vernet-les-Bains ĝis Latour-de-Carol, aŭ linio de Cerdanjo, estas 62,5 km longa fervojlinio kun metra ŝpuro, kiu en departemento Pyrénées-Orientales, kunligas stacidomon Villefranche - Vernet-les-Bains (427 m alta) al tiu de Latour-de-Carol - Enveitg (1 231 m alta) tra Font-Romeu-Odeillo-Via (1 533 m alta) laŭirante la valon de Têt kaj trairante la ebenaĵon de Cerdanjo, per vicoj da 40 pontoj kaj 19 tuneloj.

Flava trajno

Flava trajno apud Villefranche-de-Conflent

Flava trajno apud Villefranche-de-Conflent
Superrigardo
Numero de linio 669 000
Paso de fervojo
Map
Trafikado
Trafikanto SNCF
Proprietulo SNCF Réseau
Teknikaj trajtoj
Longo 62.50 km
Ŝpuro 1000 mm (Metra ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo 850 V kk per tria relo
Maksimuma dekliveco 60 ‰
Nombro de trakoj 1
Stacioj de la fervojlinio
22 stacioj
vdr

Ĝi konsistigas linion 669 000 de la francaj fervojoj.

Tiu fervojo estas familiare nomita france Train Jaune, katalune Tren Groc (Flava trajno) aŭ Canari (Kanario), ĉar la veturiloj portas la kolorojn de Katalunio, flavan kaj ruĝan.

Tiu linio, kun metra ŝpuro, formas parton de la ĉefa reto kaj estas ekspluatata fare de SNCF kiel integra parto de la reto TER Okcitanio.

Eksteraj ligiloj redakti