Katalunaj landoj
Katalunaj Landoj aŭ Kataluna Landaro (katalunlingve Països Catalans) estas fakvorto por nomi la teritoriojn, kie oni parolas la katalunan lingvon. Oni uzas ĝin por identigi teritorie la ĉeeston de lingva komunumo dividita en malsamajn landojn aŭ regionojn. Ekzistas, krome, aliaj alternativaj nomoj kiel Katalunlingvaj Landoj aŭ simple Katalunlingvio.
Katalunaj landoj | |||
---|---|---|---|
Kultura regionego | |||
kultura regiono [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
- koordinatoj | 40° 34′ 1″ N, 0° 39′ 0″ O (mapo)40.5670.65000000000001Koordinatoj: 40° 34′ 1″ N, 0° 39′ 0″ O (mapo) | ||
Katalunaj landoj | |||
Vikimedia Komunejo: Catalan Countries [+] | |||
Ŝtato | Regiono |
---|---|
Hispanio | Katalunio Valencilando Balearaj Insuloj Aragono (en la Aragona Strio) Murcio (en El Carxe) |
Francio | Orientaj Pireneoj (en Rusiljono) |
Italio | Urbo L'Alguer |
Andoro | tuta |
La tuton de teritorioj de la katalunlingva komunumo formas:
- Princlando de Katalunio
- Balearaj Insuloj
- Andoro, kie la kataluna estas la sola oficiala lingvo.
- Valencilando
- Norda Katalunio, kie la kataluna ne estas oficiala.
- La Aragona Strio, orienta zono de Aragono.
- La sarda urbo L'Alguer, kie la kataluna estas oficiala kune kun la sarda kaj la itala (sarde ĝi nomigas S’Alighera, itale Alghero).
- La eta regiono El Carxe, en Murcio.
Ne ĉiuj loĝantoj en la menciitaj teritorioj konsentas kun tiu nocio; precipe en Valencilando multaj homoj konsideras, ke la Kataluna Landaro estas parto de kataluna naciisma idearo. Tiuj homoj foje preferas la konsideron de la valencia kiel aparta lingvo. Tamen, defendantoj de la esprimo Katalunaj Landoj ofte argumentas, ke ilia ideo estas kultura kaj lingva, sed ne politika.