Montserrat Franquesa
Montserrat Franquesa i Gòdia (naskita la 23-an de junio 1966 en Ilerdo, mortinta la 18-a de oktobro 2021 en Barcelono) estis kataluna profesoro, literatura tradukistino kaj esperantistino.[1][2]
Montserrat Franquesa | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de junio 1966 en Ilerdo |
Morto | 18-an de oktobro 2021 (55-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | kataluna, hispana, greka, germana kaj Esperanto |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Alma mater | Universitato Aŭtonoma de Barcelono ![]() |
Familio | |
Patro | Josep Franquesa i Solé ![]() |
Okupo | |
Okupo | tradukisto helenisto verkisto universitata instruisto esperantisto ![]() |
Kariero
redaktiMagistro pri klasika kaj ĝermana filologioj, kaj ankaŭ doktoro pri tradukscienco en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono, Montserrat Franquesa estis fondinto de la Kataluna Societo de Novhelenistoj, kaj prezidanto de la Asocio de Instruistoj de la germana en Katalunio. Ŝi ankaŭ estis rekdatoro de Visat, revista digital de literatura i traducció (Visat, la cifereca revuo de kataluna PEN-klubo).[3]
Tradukoj
redaktiŜi tradukis en la katalunan aŭtorojn kiel Karl Bruckner, Lilí Zografou, Dora Iannakopoulou, Petros Màrkaris, Litsa Psarafti, Sebastian Haffner,Maria Skiadaresi, Soti Triantafillou, Thanassis Valtinós, Geòrgios Viziïnos kaj Dirk Reinhardt.[4][3] Kune kun Joaquim Gestí i Andreu Martí ŝi verkis la katalunan version de Diccionari de Mitologia Grega i Romana [Vortaro de greka kaj romia mitologio]. Sian doktoriĝan tezon ŝi publikigis en 2013, La Fundació Bernat Metge, una obra de país (1923 - 1938). Barcelona: Publicacions de l'Abadia de Montserrat.[3]
Tradukpremio Montserrat Franquesa
redaktiEkde la jaro 2024, la premio aljuĝita ĉiujare de la kataluna PEN-centro al la plej bona literatura traduko al la kataluna publikigita la antaŭan jaron (Premio PEN Català de Traducciones), estis renomita Premio Montserrat Franquesa de Traducciones.
Esperanto
redaktiFranquesa estis dum pli ol jardeko estrarano de la Kataluna Esperanto-Asocio, mallonge KEA, katalune: Associació Catalana d'Esperanto kaj dum la lasta periodo de sia vivo ankaŭ ĉefredaktoro de la revuo Kataluna Esperantisto, la oficiala organo de la asocio.[5] De tiu ĉi pozicio ŝi antaŭenigis la revigligon de la revuo en ĝia sesa epoko, tasko kiu komenciĝis per la publikigo de la numero 369 (135), en junio 2021[6].
Ŝi estis filino de Josep Franquesa i Solé, entreprenisto kaj iniciatinto de Esperanto en la fako de komerco interalie per la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Ŝia patro estis ankaŭ esperantisto kaj komitatano de Universala Esperanto-Asocio dum 15 jaroj kaj de Societo Zamenhof[7].
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Montserrat Franquesa. Visat. La revista digital de literatura i traducció del Pen Català. Núm. 9. PEN Català, aprilo 2010.
- Traduir a la llengua universalVisat. La revista digital de literatura i traducció del Pen Català. Núm. 20. PEN Català, oktobro 2015.
- Conversa amb Vimala Devi Visat. La revista digital de literatura i traducció del Pen Català. Núm. 24. PEN Català, novembro 2017.
- Deu motius per aprendre l’esperanto, Núvol, februaro 2017
- Montserrat Franquesa. (kompleta listo de ŝiaj verkoj) Portal de la Recerca de Catalunya
- Kanto "Bruna oni nomas min" de Kaj Tiel Plu omaĝe al Montserrat Franquesa, YouTube
Referencoj
redakti- ↑ Forpasis Montserrat Franquesa Kataluna Esperanto-Asocio, 18-a de Oktobro de 2021.
- ↑ En memoria, Montserrat Franquesa Gòdia. La Vanguardia, 19-a de Oktobro de 2021.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 In memoriam Montserrat FranquesaBernat Puigtobella, Núvol, 27-a de Oktobro de 2021
- ↑ S’ha mort la traductora Montserrat Franquesa Vilaweb, 18-a de Oktobro de 2021.
- ↑ «Kataluna Esperantisto promesas reaperi». Libera Folio, 6-a de Julio de 2021.
- ↑ (eo) "Forpasis la redaktoro de Kataluna Esperantisto" En: revuo Esperanto), la -19an de oktobro 2021.Alirite la 19-an de oktobro 2021.
- ↑ (eo) Tri novaj Honoraj Membroj de UEA, Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 747 (2018-08-09)