Aŭtonoma Universitato de Barcelono
La Aŭtonoma Universitato de Barcelono[1] (en latino: Autonoma Vniuersitas Barcinonensis, en kataluna kaj oficiale: Universitat Autònoma de Barcelona kaj en la hispana: Universidad Autónoma de Barcelona (konata kiel la UAB)) estas publika universitato de Katalunio, Hispanio, kreita en 1968. La plej parto de ties lernejoj kaj ekster-akademiaj centroj estas en la Kampuso de Bellaterra (nomo kiu estas ankaŭ uzata populare por aludi al la Universitato) situa en Cerdanyola del Vallès, (Provinco Barcelono). Ĝi havas lernejojn ankaŭ en Sabadell, San Cugat del Vallés, Manresa kaj en la urbo mem Barcelono. Ĝi havigas servojn por 37 166 lernantoj pere de la laboro de 3 262 profesoroj. Ĝi disponas de loĝeja komplekso de 812 apartamentoj, nome Universitata Urbo, situa en la kampuso mem, kun enhavkapablo por 2 193 personoj kaj komunikiloj per trajno kaj per ŝoseo, je 25 minutoj for de la urbocentro de Barcelono.[2] Temas pri unu el la universitatoj plej elstaraj en la hispana universitataro laŭ plej parto de akademiaj hispanuniversitataj klasigoj. Ĝi formas parton de la Reto de Universitatoj Instituto Joan Lluís Vives kaj estas aliĝinta al la Konferenco de Rektoroj de la Hispanaj Universitatoj.
Aŭtonoma Universitato de Barcelono | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
fondodato | 6-a de junio 1968 | |
Situo | ||
Geografia situo | 41° 30′ 1″ N, 2° 6′ 28″ O (mapo)41.5002777777782.1077777777778Koordinatoj: 41° 30′ 1″ N, 2° 6′ 28″ O (mapo) | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 30 926 vd (stato: 2019) | |
retejo | Oficiala retejo | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• Reto Vives de Universitatoj • European Consortium of Innovative Universities • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Juna Eŭropa Esploruniversitata Reto • Universia • Consortium for Advanced Studies Abroad • Catalan Association of Public Universities • Alliance 4 Universities • Conference of Rectors of Spanish Universities vd | ||
Filiita al: | ||
• Reto Vives de Universitatoj vd | ||
Filioj: | ||
• Catalan Institute of Classical Archaeology • School of Engineering of UAB vd | ||
| ||

Notoj Redakti
- ↑ Diario Oficial de la Generalidad de Cataluña - Decreto 237/2003, de 8 de octubre, por el que se aprueban los Estatutos de la Universidad Autónoma de Barcelona. Alirita la 1an de oktobro 2019.
- ↑ Villa Universitaria de la Universidad Autónoma de Barcelona Fundación Universidad.es Arkivigite je 2019-10-01 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 1an de oktobro 2019.