Josep Franquesa i Solé
hispana esperantisto
Josep FRANQUESA i SOLÉ (Sant Feliu de Codines, Vallès Oriental, 1937) estas kataluna entreprenisto kaj esperantisto. Li estas la patro de la esperantistino Montserrat Franquesa. Li estas C-komitatano de UEA de 1995 ĝis 2001 kaj denove ekde 2004. De 2002 li prezidas Katalunan Esperanto-Asocion. Li prezidis la lokajn kongresajn komitatojn en la hispana kaj kataluna Esperanto-kongresoj en Lleida en 1975, respektive 1986. Li membras en la Societo Zamenhof kaj en la Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Li havas multjaran praktikan uzadon de Esperanto en komerco[1].
Josep Franquesa i Solé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1936 (88-jaraĝa) en Sant Feliu de Codines |
Lingvoj | Esperanto • hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Familio | |
Infano | Montserrat Franquesa Gòdia ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Referencoj
redakti- ↑ Josep Franquesa i Solé: "Malgranda estas bela, grava kaj interesa". En: Hektor Alos i Font, Josep Franquesa i Solé, Paul Gubbins, Albert Herranz Hammer. Malgranda estas bela. Prelegaro de la 31a Kataluna kaj 4a Transpirinea Kongreso de Esperanto (Sóller, 31-an de oktobro 2002 - 3-an de novembro 2002). La Suplemento de Kataluna Esperantisto n-ro 4. Kataluna Esperanto-Asocio - O Limaco Edizions, 2003. 67 p. ISBN 84-933380-1-X. Paĝoj: 11-18