Manuel Casanoves i Casals
Manuel Casanoves i Casals [manuél kazanoves i kazáls] (naskiĝis en 1927, mortis 15-an de aprilo en 2010) estis kataluna katolika klaretana pastro kaj esperantisto. Ofta predikanto en katalunaj, hispanaj kaj internaciaj kongresoj kaj defendanto de la katalunaj naciaj rajtoj, jam en 1964, dum la diktaturo de generalo Franco, li prelegis en IKUE-kongreso pri "la naciaj minoritatoj laŭ la encikliko Surtera Paco". Lia agado por la homaj rajtoj igis lin fariĝi en 1961 la unua hispania membro de Amnestio Internacia kaj en 1978, kunfondinto kaj unua prezidanto de ties hispania filio. Casanoves partoprenis ankaŭ en la restarigo de la Internaciaj Floraj Ludoj en 1978, de kiuj li fariĝis la unua prezidanto de la Juĝkomisiono. En 1980 li fariĝis provizora prezidanto de la nov-fondita Kataluna Esperanto-Asocio. Post la oficialigo de la asocio en 1982, li daŭris en la posteno ĝis la elĉerpo de dua kaj lasta mandato, en 1986, laŭ la tiama statuto de la asocio.
Manuel Casanoves i Casals | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de aŭgusto 1927 en Olesa de Montserrat |
Morto | 15-an de aprilo 2010 (82-jaraĝa) en Barcelono |
Lingvoj | Esperanto • hispana • kataluna |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | pastro • esperantisto • homrajta aktivulo |
Li fondis kaj prezidis ankaŭ la kalanunan filion de Amnestio Internacia kaj aŭtoris plurajn instruajn librojn.
Verkoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- [1] Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine - Intervjuo al Manuel Casanoves (katalune).
- [2] - La prelego de Manuel Casanoves dum la IKUE-kongreso 1964 (esperanto).