Uloto
Uloto (oficiale, en kataluna, Olot; prononco: [uɫɔt]) estas la ĉefurbo de la komarko de la Garrotxa, en la provinco Ĝirono, Katalunio, Hispanio.
Uloto | |||
hispane: Olot, katalune: Olot | |||
urbo | |||
Kvadrata Uloto.
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Olot | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Katalunio | ||
Provinco | Provinco de Ğirono | ||
Komarko | Garrotxa | ||
Ŝoseo | - | ||
Najbaras kun | Mediteraneo | ||
Rivero | Fluvià | ||
Situo | Uloto | ||
- alteco | 9 m s. m. | ||
- koordinatoj | 42° 11′ 2″ N 02° 29′ 21″ O / 42.18389 °N, 2.48917 °O (mapo) | ||
Areo | 29,12 km² (2 912 ha) | ||
Loĝantaro | 33,813 (2012) | ||
Denseco | 1,16 loĝ./km² | ||
Urbestro | Josep Maria Corominas | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 17800 | ||
Situo enkadre de Katalunio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.olot.cat | |||
Etimologio
redaktiLa etimologio de Olot ne estas klara kaj ekzistas pluraj hipotezoj. Laŭ la Cronica Universala de Katalunio, Olot estis fondita de Ulo, iama reĝo de la dinastio de atlantes, (tiam nomata Sículo), kun la nomo de Ulot. [1] Alia teorio, pli disvastigita, estas ke la nomo venas de ala (ala en kataluna), ĉar la urbo estis dokumentita per la nomoj Aulot kaj Alot. Pro tio, la blazono de Olot havas flugilon kun referenco al la nomo de la urbo. [1]
Situacio
redaktiLa komunumo etendas 29,12 km2 kaj inkluzivas la urbon Olot kaj la urbon Batet de la Serra (aneksita en 1971). La teritorio estas lokita ĉe 443,4 metroj super marnivelo kaj estas proksimume je 50 km el Ĝirono, la ĉefurbo de la provinco samnoma. Ĝi estas limigita de Sant Joan les Fonts (nordoriente), Santa Pau (sudoriente), Les Preses (sudokcidente), Riudaura (okcidente) kaj La Vall de Bianya (nordokcidente).
Geografio kaj klimato
redaktiOlot situas sur ebenaĵo ĉirkaŭata de la montoĉenoj de Valentí, Aiguanegra, la altebenaĵo Batet, Marboleny kaj Sant Valentí de la Pinya. La ebenaĵo estas trairita de la Fluvià rivero kaj la Riudaura rivereto. Estas kvar vulkanoj en la urbo de Olot: la Montolivet, la Montsacopa, la Garrinada kaj la Bisaroques.
La areo de Garrotxa estas ĝenerale pli humida ol apudaj regionoj. La jara pluvokvanto estas ĉirkaŭ 1000 mm. Laŭ kataluna popoldiro, se ne pluvas en Uloto, ne pluvas ie ajn (Si no plou a Olot, no plou enlloc en la kataluna). La minimuma temperaturo en Olot en Januaro estas ĉirkaŭ 0 °C, kaj la maksimuma en Aŭgusto estas ĉirkaŭ 28 °C.
Artoj kaj kulturo
redaktiLa urbo Olot havas riĉan kulturan heredaĵon. Estas pluraj bonaj ekzemploj de arkitekturo de la Modernismo kaj la "Claustre del Carme", la Karmelanina Klostro, kiu datiĝas de la Renesanco.
Koncerne al pentrarto kaj skulptarto, la graveco de la "Olot Lernejo" ne devus esti lasita ekstere. Tiu arta movado estas bone reprezentita en la Museu Regiona de la Garrotxa (la regiona muzeo). Pentrarto, skulptarto kaj ceramiko estas ŝlosilaj elementoj en la arto de Olot, por ne mencii la tradicio de la Kristnaskaj Scenoj aŭ "pessebres" kaj la mondfamaj skulptaĵoj de sanktuloj.
Nuntempe la Olot Arto Lernejo ekzistas kiel dezajn- kaj art-lernejo laŭ la nomo de Escola d'Art Superior de Disseny d'Olot kaj okupas la "Claustre del Carme" menciita supre.
Esperanto
redaktiInter la 20-a ĝis la 23-a de februaro 2025 okazos en Olot sian RenKEJtiĝon, la oficiala aranĝo de Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), por junaj esperantistoj kaj de Katalunio kaj de ĉie. La nomo estas vortludo kun la Esperanta vorto ‘renkontiĝo’ kaj KEJ, la mallongigo de la asocio[2].
Fotaro
redakti-
La Gigantoj de Olot -
La Gigantina -
La Giganto -
Danco de la Grandkapuloj -
Promenejo Barcelona -
Promenejo Sant Roc -
Plaça Clarà aŭ Parc Vell (Malnova Parko) -
Plaça Clarà aŭ Parc Vell
Referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti