Emil Stark

germana esperantisto

Emil Stark estis germana esperantisto.

Emil Stark
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Stark verkis la antaŭ la Unua Mondmilito plej multe uzatajn vortarojn inter Esperanto kaj la germana lingvo, eldonate unue de Germana Esperanto-Librejo, poste Ferdinand Hirt und Sohn. Krome, li verkis lernolibron kaj publikigis originalan esperantlingvan literaturon. En 1911 aperigis duan senŝanĝan el­donon de la esperantlingva lernolibro pri stenografio de Friedrich Schneeberger ĉe eldonejo Germana Esperanto-Gazeto, post kiam Schneeberger forlasis la Esperanto-movadon kaj fariĝis idisto. Stark ankaŭ publikigis anstataŭ la malaperinta gazeto Flugila Stelo pri stenografio novan organon sub la titolo Flugila Plumo; ĝi ĉesis post kelkaj numeroj.

Verkoj redakti