Germana Esperanto-Gazeto

Germana Esperanto-gazeto estis Esperanto-periodaĵo, kiu ĉiusemajne aperis dum kvin jaroj en Magdeburg de 1908 ĝis 1912. Kiel aldonaĵoj aperis "Varietea mondo" kaj de 1911 ĝis 1913 "La informanto, oficiala organo de Internacia Esperanto Informa Oficejo kun jam starigitaj aŭ plej baldaŭ starigotaj agentejoj en ĉiu lando de la terglobo".

Germana Esperanto-gazeto krome eldonis malmultajn Esperanto-librojn, precipe la "Lernolibron de Esperanta stenografio" laŭ unuiga sistemo Stolze-Schrey de Emil Stark (Magdeburg 1911). La Esperanto-eldonaĵojn de Germana Esperanto-Gazeto en 1919 akiris Bernhard Kötz.

Eksteraj ligiloj redakti