Arnold Ludwig HIRT (naskiĝis la 15-an de julio 1843 en Breslau; mortis la 25-an de oktobro 1928 in Leipzig) estis germana eldonisto kaj aŭtoro, kiu fondis kaj proprietis la gravan Esperanto-eldonejon Ferdinand Hirt und Sohn.

Arnold Hirt
Persona informo
Naskiĝo 15-an de julio 1843 (1843-07-15)
en Vroclavo
Morto 25-an de oktobro 1928 (1928-10-25) (85-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Ferdinand Hirt
Okupo
Okupo eldonisto
vdr

Vivo kaj verko redakti

Arnold Hirt estis la filo de la eldonisto Ferdinand Hirt. Li frekventis de 1855 ĝis la abituro en la jaro 1863 la Maria-Magdalenen-Gimnazio en Breslaŭo (Breslau). Poste li studis en la universitato de Heidelberg historion. En Londono kaj Parizo li vivis dum kelkaj jaroj por finlerni la metion de libro-komercisto. Poste li revenis al Breslaŭo kaj laboris en la eldonejo de sia patro Ferdinand Hirt, kiu estis libro-komercisto kaj fondinto de eldonejo. En 1873 Arnold Hirt, kiu jam estis designita posteulo de sia patro, fondis en Lepsiko (Leipzig) propran eldonejon: Ferdinand Hirt & Sohn. En 1874 li edziĝis. La geedzoj ne ekhavis infanojn.

Eldonejo de lernolibroj por germanaj lernantoj redakti

Hirt precipe interesiĝis pri porjunularaj kaj vojaĝ-libroj. Post la morto de la patro en 1879 Arnold Hirt ankaŭ fariĝis estro de ties eldonejo Ferdinand Hirt, Königl. Universitäts- und Verlagsbuchhandlung (Ferdinand Hirt, Reĝa Universitata kaj Eldona Librejo) en Breslaŭo. Pro la aĉeto de la eldonejo I. H. Bons Verlag, Kenigsbergo (Orienta Prusio), en 1888 la eldonaĵoj plilarĝiĝis per religia literaturo.

Hirt sub la pseŭdonimo „Arnold Ludwig“ kaj kunlabore kun Alwin Oppel (mortis en 1929), eldonis serion de geografiaj bildlibroj. El la iama libro-vendejo fariĝis unu de la plej gravaj eldonejoj en orienta Germanio. Ĝis meze de la 20-a jarcento generacioj de lernantoj de ĉiuj lernejaj specoj uzis librojn de Ferdinand Hirt. Precipe konataj estis la instru-libroj por lerni legi kaj skribi, la geografia lernolibro de E. v. Seydlitz (Ernst von Seydlitz-Kurzbach) kaj la matematika de Büttner.

Esperanto-Eldonejo redakti

Grave la eldonejo precipe ankaŭ estis por la germana kaj internacia Esperanto-Movado. Inter 1911 kaj 1932 ĝi eldonis ĉ. 50 librojn en kaj pri Esperanto, i.a. la tiuepoke gvidaj vortaroj de Emil Stark (1911), Paul Bennemann (1923, 1926) kaj precipe la Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana de Eugen Wüster (4 vol. A-K, 1923-1928, resto ne aperis), la posta fondinto de scienca terminologio. Krom lernolibroj kaj gramatikoj ĝi ankaŭ eldonis la serion Internacia Mondliteraturo kun tradukoj el la monda literaturo al Esperanto. Inter la originala literaturo Hirt eldonis i.a. la romanojn de Jan Fethke (ps. Jean Forge) aŭ poezi-libreton de la Esperanto-poetino Marie Hankel. Ankaŭ la bazaj verkoj pri la historio de la Esperanto-Movado de Edmond Privat kaj la "Originala Verkaro" de Ludwik Lejzer Zamenhof (red. Johannes Dietterle, 1929) aperis ĉe Hirt. Pliajn detalojn vidu en la artikolo Ferdinand Hirt und Sohn.

Literaturo redakti

  • DBE, Deutsche Biographische Enzyklopädie (Germana Biografia Enciklopedio)
  • Jahresbericht 1863 des Gymnasiums St. Maria-Magdalena in Breslau (Jar-raporto 1863 de la Gimnazio St. Maria-Magdalena en Breslaŭo)

Eldonaĵoj redakti