Unuel

pseŭdonimo de Ludoviko Zamenhof

Unuel estis pseŭdonimo de Ludoviko Zamenhof. Ĝi estis mallongigo de Unu el la popolo. Zamenhof uzis ĝin ĉefe kiel aŭtoro de cionismajhomaranismaj verkoj.

Aparte konata estas la traktaĵo de „Unuel”, titolita Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia. Ĝi aperis diversloke, origine en Esperanto (unuafoje en la Fundamenta Krestomatio de 1903) kaj en la franca, komence de la dudeka jarcento, en periodo de la historio de Esperanto, kiun oni kutimas nomi la "franca". Poste ĝi estis tradukita en multajn naciajn lingvojn, kaj ankaŭ aktuale estas en sciencaj verkaĵoj diskutata, komence de la 21-a jarcento interalie per publikaĵoj de Mark Fettes (2001), Horst Vogt (2008) kaj Marc Bavant (2009).

Eksteraj ligiloj redakti