Horst Vogt

germana juristo kaj esperantisto

Horst Vogt (naskiĝinta en 1942 en Kassel) estas germana esperantisto.

Horst Vogt
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1942 (1942-02-17) (82-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Post la lernejanaj jaroj en elementa lernejo kaj gimnazio li studis juron en la universitatoj de Hamburgo kaj Marburgo. La referendarian servon li trapasis en Fulda kaj Kassel. Pasiginte la finan ekzamenon li dungiĝis en la jura sekcio de granda ŝparkaso por konstrufinancado, kie li laboris inter 1970 kaj 2000.

Kun sia edzino li loĝas en Schwäbisch Hall, federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio, kaj ekde la jaro 2000 estas emerito. La paro havas du plenkreskajn filojn kaj 25-jaran nepon, kiu en 2011 komencis lerni Esperanton ĉe la avo. En konciza biografio de la retejo esperanto.de Horst Vogt klarigis, ke pri Esperanto li la unuan fojon aŭdis pozitivan mencion flanke de lia patro, kiu tamen opiniis, ke "tio iam ekzistis antaŭ la dua mondmilito". Kiel studento en Hamburgo li laŭ tiu fonto je lia granda miro en 1963 eksciis, ke sine de la universitato de Hamburgo ekzistas instru-komisiito por Esperanto (Werner Bormann) kaj krome studenta Esperanto-klubo, al kiu li aliĝis, kaj ekde tiam Esperanto entuziasmigas lin.

Horst Vogt fojfoje skribas mallongajn rakontojn aŭ verkas tradukojn por esperantlingvaj gazetoj (inter alie Pola Esperantisto, Scienca Revuo, Esperanto aktuell, La Gazeto, Literatura Foiro). Kvin jarojn li kunlaboris kiel kasisto en la FAME-fondaĵo. En 2008 li sukcese trapasis la Interlingvistikajn Studojn ĉe Ilona Koutny en la universitato de Poznano, Pollando.

Kiel komisiito por la servo "eĥo de leganto" de Germana Esperanto-Asocio lia tasko estas reagi per legantleteroj al pozitivaj aŭ kritikaj artikoloj pri Esperanto aŭ la lingva demando ĝenerale. Inter la jaroj 2010 ĝis 2012 li estis germania komisiito por publika kampanjo de UEA okaze de la 125-jariĝo de Esperanto en 2012.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti