La angla alfabeto estas la alfabeto uzata en la angla skribo. Ĝi enhavas 26 literojn devenantaj de la latina alfabeto — nesufiĉe por esprimi la 46 fonemojn de tipa varianto de la angla lingvo; sekve en la skribo estas uzataj 144 plurliteraj grafemoj, kiaj aw, ch, ng, oo, th, ph … ough…

La 26 literoj disponeblas en 2 uskloj kaj en jena ordo:

La majuskloj
A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z
La minuskloj
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z

Ĝuste ĉi tiun aron da literoj disponigas Askio, kaj sekve ĉiuj komputilaj signaroj modernaj.

Diakritaĵoj redakti

En la angla skribo diakritaĵoj ne estas uzataj, krom en kelkaj pruntvortoj (plejparte francaj), ekz‑e résumé, fiancé, à la carte, naïve, façade.

Vidu ankaŭ redakti