La termino multalfabeteco priskribas paralelan uzon de malsamaj alfabetoj.

  • Multalfabetaj lingvoj, ekzemple la japana kiu uzas logogramojn (Kanji) same kiel silabarojn (hiragana, katakana) aŭ latinajn literojn (romĵi).
  • Lingvoj (aŭ grupoj de lingvoj kiuj proksime rilatas) kiu estas skribita foje en unu, foje en alia alfabeto. Ekzemple, serbaj stratŝildoj estas aŭ en la latina aŭ en la cirila skribo, sen iu prefero. La moldova estas oficiale skribita en la latina (estanta preskaŭ identa al la rumana), sed ankaŭ en la cirila skribo en iuj partoj de Moldovio (pro la antaŭa rusa influo).
  • Multalfabeteco rezulte de plurlingveco en la kunteksto de migrado, precipe se la lernitaj lingvoj estas bazitaj ne sur variantoj de la sama alfabeto sed sur malsamaj skriboj (ekzemple la latina/cirila, latina/araba).
  • Multalfabeteco kiel esprimo de interkulturaj kompetentoj, ekzemple la ĝusta reprezentado de nomoj en aliaj latinaj alfabetoj kun ĉiuj postulataj diakritaj signoj kaj specialaj karakteroj en gravuraĵo kaj enretaj amaskomunikiloj (Potočnik anstataŭ Potocnik, Guðmundsdóttir anstataŭ Gudmundsdottir).
  • Multalfabeteco rezulte de kunfunkcia ebleco en la  sektoro de la informa teknologio, precipe en Elektronika Registaro. Danke al kreskanta uzo de la internacia Unikodo karaktraro (ISO 10646), datumoj povas esti interŝanĝitaj trans landlimoj sen difekti la informon (Potočnik ne plu longe ŝanĝiĝos en Potocnik, Poto?nikPotoènik).

Literaturo redakti

André Cherpillod, Promenante tra la lingvoj, eldono La Blanchetière. Courgenard, 2017, ISBN 978-2-36620-046-1

Eksteraj ligiloj redakti

Plurlingva virtuala klavaro Arkivigite je 2018-11-14 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti