Mallonga U (cirila alfabeto)

litero de belorusa cirila alfabeto; respondas al la Esperanta litero Ŭ

"ў" estas litero de la cirila alfabeto. Ĝia majuskla formo estas "Ў".

Belorusa redakti

En la belorusa lingvo, ĝi estas la 22-a litero de la alfabeto, kaj ĝi havas prononcon [IFA: w].

Unuafoje en la belorusa lingvo la litero ŭ aperis fine de la 19‑a jarcento. Ĝi estis uzita en libro "Dudka Biełaruskaja" (Belorusa ŝalmo) de Francisko Bahuŝeviĉ, publikigita en 1891. Antaŭ tio, la literon uzis Jano Ĉaĉot en broŝuro "Da milych mužyczkoú" (Al karaj kamparanoj), kaj Vincento Dunin-Marcinkjeviĉ. Tamen tiam ĝi aspektis kiel u kun dekstra korno: ú.

Poste, fine de la 19‑a jarcento ĝis komence de la 20‑a el latina alfabeto la litero venis ankaŭ al la cirila alfabeto de la belorusa lingvo. Kiel de "u" oni formas "ŭ" – per aldono de la hoketo, same el "у" formiĝis "ў".

En septembro de 2003 en unu el plej antikvaj belorusaj urboj Polack estis instalita monumento honore al tiu ĉi unika litero.

Uzbeka lingvo redakti

En la malnova ortografio de uzbeka lingvo, ĝi havas prononcon [IFA: o, ɵ]. En la moderna latina ortografio, ĝia sono estas skribata kiel "Oʻ ".

Unikodo redakti

  • Minuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1118
    • Laŭ deksesuma sistemo, 45E
  • Majuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1038
    • Laŭ deksesuma sistemo, 40E