E (cirila alfabeto)

cirila vokala litero; parto de rusa kaj belorusa alfabetoj

э estas litero de la cirila alfabeto.

En la rusa lingvo, ĝi estas la 31-a litero de la alfabeto, kaj ĝi havas la nomon "E" kaj la prononcon "e" (laŭ Esperanta ortografio). Ankaŭ, moldova prononco estas [IFA: ə]. Latinigo estas ă.

Ĝia majuskla formo estas Э.

Ĝiaj Unikodaj pozicioj estas la jenaj:

  • Minuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1101
    • Laŭ deksesuma sistemo, 044d
    • Laŭ okuma sistemo, 002115
  • Majuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1069
    • Laŭ deksesuma sistemo, 042d
    • Laŭ okuma sistemo, 002055