Er (cirila alfabeto)

cirila konsonanta litero; respondas al la Esperanta litero R

р estas litero de la cirila alfabeto.

En la rusa lingvo, ĝi estas la 18-a litero de la alfabeto, kaj ĝi havas la nomon "Er" kaj la prononcon "r" (laŭ Esperanta ortografio).

Ĝia majuskla formo estas Р.

Ĝiaj Unikodaj pozicioj estas la jenaj:

  • Minuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1088
    • Laŭ deksesuma sistemo, 0440
    • Laŭ okuma sistemo, 002100
  • Majuskle:
    • Laŭ dekuma sistemo, 1056
    • Laŭ deksesuma sistemo, 0420
    • Laŭ okuma sistemo, 002040