Onfim (novgoroda popola versio de la greka nomo Anfimij) estis knabo el Novgorod, kiu vivis en la 13-a jarcento (naskiĝis ĉ. 1256). Kiam Onfim estis ĉ. 7-jara, li skribis kelkajn betulŝelajn dokumentojn kun desegnaĵoj kaj skribaj ekzercoj. En la skribmaniero de Onfim estas skribitaj 13 dokumentoj (numeroj 199-210 kaj 331) plus kelkaj desegnaĵoj, kiuj ne havas tekston kaj tial ne estis numerigitaj.[1] Plejparton de la skribaĵoj de Onfim oni trovis en julio 1956.

Memportreto de Onfim kiel trifingra rajdanto, venkinta same trifingran malamikon. Estas skribita komenco de alfabeto ekde A ĝis К (dokumento n-ro 200)

KronologioRedakti

 
Dokumento n-ro 206, enhavanta silabojn, fragmenton el tropariono kaj sep amuzajn hometojn, kies manojn havas diversajn nombrojn de fingrojn

Komence oni datis la dokumentojn de Onfim kiel 1224-1234.[2] En 1996 oni datis la dokumenton n-ro 331 (laŭ kies skribmaniero oni atribuas ĝin al Onfim) kiel 1268-1299. Esplorado de la dokumentaro pri arkeologiaj foslaboroj ebligas dati ĉiujn dokumentojn kaj desegnaĵon kiel 1234-1268. Konsiderante la desegnaĵojn oni povas supozi, ke Onfim estis 6- aŭ 7-jara.

Verŝajne, ĉiujn siajn dokumentojn kaj desegnaĵojn Onfim perdis samtempe (krom, eble, la n-ro 331), kaj dank' al tio ili estis trovitaj kune.[3]

Onfim-lernantoRedakti

 
Fundo de ŝela ujo, kiun Onfim uzis por skribado. En unu flanko estas plena alfabeto kaj silaboj, en la alia — desegnaĵo de besto, formulo Kapklino (saluto) de Onfim al Danila kaj subskribo Mi estas besto (dokumento n-ro 199)

Plejparto de la dokumentoj de Onfim estas lernaj skribaĵoj. Literoj, kiujn li skribis, aspektas sufiĉe legeblaj, sed ŝajnas, ke li nur lernas ilin skribi. Valentin Janin, dum longaj jaroj estrinta arĥeologiajn fosadojn en Novgorod, opinias, ke ekzercoj de Onfim estas liaj unuaj post transiro de cero (vaksa tabulo) al betula ŝelo, skribado sur tiu lasta bezonis specialan kutimon. Unu el la dokumentoj estas suba parto de ŝela ujo: tiajn partojn de ne plu bezonataj ujoj oni donadis al infanaj ekzercoj. Sur tiu ŝelo Onfim trifoje skribas la plenan alfabeton, poste sekvas skladi (kunmetoj): ĉiuj konsonantoj kun vokalo /a/ (ba, va, ga, da ktp.), poste ĉiuj konsonantoj kun vokalo /e/ (be, ve, ge ktp.) — tio estis klasika formo instrui skribadon kaj legadon, konata ankoraŭ en Antikva Grekujo kaj ekzistinta ĝis la 19-a jarcento.

Onfim ankaŭ estis instruata pri diversaj ordinaraj tekstoj. Ekzemple, en la dokumento n-ro 199 estas tradicia komenca formulo de letero: "Kapklino (saluto) de Onfim al Danila". En la dokumento n-ro 203 li skribis preĝon, kiu tiam povis esti subskribo "Sinjoro, helpu serviston vian Onfim-on". La dokumento n-ro 202 verŝajne estas instrua afera skribo: "Preni de Dmitro ŝuldojn". En la dokumentoj n-roj 206, 207, 331 kaj eble 208 troviĝas fragmentoj el Psalmaro.[1]

Estas interese, ke en siaj tekstoj Onfim ne uzas la literojn Ъ kaj Ь, anstataŭ ili uzas la literojn О kaj Е, se en skribitaj de li alfabetoj ja ĉeestas Ъ kaj Ь.

Onfim-desegnistoRedakti

 
Desegnaĵoj de Onfim
 
La monumento de Onfim

Krom skribi Onfim ankaŭ desegnis. Sur la mallerte faritaj, sed iel esprimplenaj desegnaĵoj oni povas vidi ĉevalojn; homojn, havantajn diversajn nombrojn de fingroj; militistoj kun glavoj, bataloj, flugantaj sagoj; rajdanton, venkintan sian malamikon. Apud la rajdanto Onfim skribis sian nomon: "Онѳиме". Apud alia homo li skribis: "Павле" — "Pavle", t.e. Paŭlo. Apud iu stranga estaĵo li skribis "Ѧ звѣре" — "Mi estas besto". Estas unu el plej malnovaj infanaj desegnaĵoj nun konataj.

La monumentoRedakti

La 23-an de aŭgusto 2019 en Velikij Novgorod estis inaŭgurita la monumento de Onfim fare de la skulptisto Sergej Gajev. Ĝi situas en la komenco de la strato Velikaja, en la loko, kie estis trovita la unua betulŝela dokumento. La monumento estas bronza kaj aspektas kiel sidanta knabo, skribanta ion (ĝustan kopion de la dokumento n-ro 206) sur la peco de betula ŝelo.[4]

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 Plena elektronika datumbazo de ĉiuj betulŝelaj skribaĵoj kun tekstoj kaj tradukoj. Rigardu pri respektivajn dokumentoj laŭ la numeroj.
  2. А. В. Арциховский, В. И. Борковский. Новгородские грамоты на бересте из раскопок 1956-1957 гг. М., 1963.
  3. Prelego de Andrej Anatoljeviĉ Zaliznjak «Новгородская Русь по берестяным грамотам: взгляд из 2012 года».
  4. Lavrova, Olga (2019-08-23). “На новгородской улице Великой появился замечательный памятник. Земляки, берегите нашего Онфимку!”, 53 новости (ru).