Ž
Žž (s kun haĉeko) estas litero de latina alfabeto, uzata en slavaj, baltaj kaj kelkaj aliaj lingvoj. Ĝi signifas la sonon ĵ (laŭ IPA [ʒ]).
Deveno de litero
redaktiŽž devenas de litero Zz de klasika latina alfabeto kaj estas kreita per aldono de supersigno (ˇ) (haĉeko). Same, kiel literoj Čč, Šš kaj Řř, Žž estis enkondukita de ĉeĥa reformisto Jan Hus en sia verko De Ortographia Bohemica (1412). Unue la litero havis punkton (•) anstataŭ haĉekon kaj aspektis kiel moderna pola litero Żż. Ĉar punktetoj super la literoj Cc, Ss, Zz estis malbone videblaj, en mezo de 15-a jarcento supersigno punkto estis substituita per haĉeko.
Historio de disvastiĝo
redaktiEkde 19-a jarcento ĉeĥaj literoj kun haĉekoj komencis esti uzataj en kodifitaj alfabetoj de diversaj naciaj "malgrandaj" lingvoj, kiuj pli frue ne havis siajn proprajn alfabetojn kaj uzis diversajn skribsistemojn bazitaj je latinaj alfabetoj de "pli grandaj lingvoj" (la germana, la hungara ktp.), kio ofte estis konektita kun tiutempa politika situacio en Eŭropo.
Slavaj lingvoj
redaktiPor ekzemplo, kroata lingvisto Ljudevit Gaj kreinte en 1830 kroatan alfabeton enkondukis en ĝi literojn Čč, Šš, Žž por signifi sonojn ĉ, ŝ kaj ĵ. Pli frue estis uzataj diversaj kombinaĵoj de literoj - sch, sh aŭ ss por š, tsch, tsh aŭ ſh por č ktp. Tiu alfabeto nomiĝas gajevica kaj pere ĝi litero Žž estis enkondukita en alfabetojn de aliaj sudslavaj lingvoj - en slovenan (en mezo de 19-a jarcento), bosnan, montenegran lingvojn kaj en serban latinan alfabeton. Literon Žž ankaŭ uzas soraba lingvo.
Baltaj lingvoj
redaktiBaltaj lingvoj enkondukis Žž en siajn alfabetojn en komenco de 20-a jarcento: litova lingvo en 1901 kaj latva lingvo en 1908.
Aliaj lingvoj
redaktiLiteron Žž ankaŭ uzas estona lingvo kaj tri sameaj lingvoj: nord-samea, anar-samea kaj skolt-samea lingvoj. Ili enkondukis la literon Žž dum 20-a jarcento (por ekzemplo: la nord-samea en 1978).
Elparolo kaj loko en alfabeto
redaktiKutime, la litero Žž troviĝas en alfabeto post la litero Zz kaj signifas sonon similan al Esperanta ĵ (IPA [ʒ]).
- ĉeĥa lingvo: Žž estas 42-a litero de ĉeĥa alfabeto kaj signifas sonon [ʒ]. Ekzemploj: život, louže, lež.
- slovaka lingvo: Žž estas 46-a litero de slovaka alfabeto kaj signifas sonon [ʒ] Ekzemploj: žemľa, ponožka, už.
- suprasoraba lingvo: Žž estas 37-a litero de suprasoraba alfabeto kaj signifas sonon [ʒ]. Ekzemploj: chěža, tež.
- malsuprasoraba lingvo: Žž estas 34-a litero de malsuprasoraba alfabeto kaj signifas sonon [ʒ]. Ekzemploj: łožyšćo, lažko.
- slovena lingvo: Žž estas 25-a litero de slovena alfabeto kaj signifas sonon [ʒ]. Ekzemploj: žarnica, verižica, nož.
- kroata lingvo: Žž estas 30-a litero de kroata alfabeto kaj signifas sonon [ʒ]. Ekzemploj: žeđ, ožujak, laž.
- bosna lingvo: Žž estas 30-a litero de bosna alfabeto kaj signifas sonon [ʒ]. Ekzemploj: žuč, država.
- montenegra lingvo: Žž estas 31-a litero de montenegra alfabeto kaj signifas sonon [ʒ]. Ekzemploj: lupež, uždeti.
- litova lingvo: Žž estas 32-a litero de litova alfabeto kaj signifas sonon [ʒ]. Ekzemploj: žiema, užuosti, garažas.
- latva lingvo: Žž estas 33-a litero de latva alfabeto kaj signifas sonon [ʒ]. Ekzemploj: žēl, mežs.
- estona lingvo: Žž estas 22-a litero de latva alfabeto kaj signifas sonon [ʒ]. Ekzemploj: želee, žanr.
- nord-sameaj lingvoj: Žž estas 29-a (28-a en anar-samea lingvo, 34-a en skolt-samea lingvo) litero de nord-samea alfabeto kaj signifas sonon [ʒ]. Ekzemplo: ávžžuhusvuohki.
Lingvoj, kiuj ne uzas literon Žž por signifi sonon ĵ, ofte uzas diversajn digrafojn aŭ aliaj literoj anstataŭ. Por ekzemplo, hungara lingvo uzas digrafon zs (rózsa). Pola kaj kaŝuba lingvoj uzas literon Zz kun alia supersigno - punkto: Żż (żaden, niż). Krome, multaj lingvoj uzas aliajn literojn por signifi sonon ĵ: franca kaj portugala lingvoj uzas literojn Gg kaj Jj (genre, jarro), literon Jj ankaŭ uzas turka lingvo kaj rumana lingvo.
Litero Žž samtempe estas uzata en transliterumo de cirila litero Жж.