Anar-samea lingvo
La Anarsamea (anarâškielâ) | |
---|---|
Parolata en: | Finnlando |
Parolantaro: | 300 |
Genetika klasifiko: |
Urala Finn-Ugra |
Oficialeco | |
Oficiala lingvo en: | Komunumo Inari, Finnlando. |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | |
ISO 639-2 | smn |
SIL | LPI |
La anar-samea lingvo (Inari Sámi, anarâškielâ) estas dialekto aŭ prefere lingvo el la grupo de la sameaj lingvoj. La nomo de la lingvo devenas de regiono Aanaar (finne Inari, svede Enare, nord-samee Anár) en norda Finnlando.
La anar-samea lingvo (anarsamee: anarâškielâ) estas la plej okcidenta el la orient-sameaj lingvoj. Ĝi estas parolata de 300 personoj en komunumo Aanaar (Inari) en norda Finnlando.
La unuaj tekstoj en la anar-samea lingvo, aboco-libro kaj kateĥismo, aperis dum la jaro 1859. En lernejoj ĝi estas instruata ekde 1979. Nuntempe la estonteco de la anar-samea lingvo estas minacata ĉar infanoj ne plu lernas ĝin hejme. Por savi la lingvon estis organizita fine de 1990-aj jaroj lingvonesto por anar-sameaj infanoj. Tamen la ekzisto de lingvo-nesto estas daŭre minacata pro la manko de financado.
La anar-sameoj estas parte fiŝkaptistoj, parte okupiĝas pri boaco-bredado kaj agrikulturo.
GramatikoRedakti
KazojRedakti
La anar-samea konas naŭ gramatikajn kazojn: nominativo, genitivo, akuzativo, lokativo, ilativo, komitativo, abesivo, esivo kaj partitivo. La genitivo kaj akusativo ofte havas la saman finaĵon, la partitivo estas ne tro produktiva kaj nur aperas en la singularo.
Personaj pronomojRedakti
La personaj pronomoj aperas en tri gramatikaj nombroj: singularo, dualo kaj pluralo.
Persono | anar-samee | Esperanto |
---|---|---|
1. Sg. | mun | mi |
2. Sg. | tun | vi |
3. Sg. | sun | li/ŝi |
1. Du. | muoi | ni ambaŭ |
2. Du. | tuoi | vi ambaŭ |
3. Du. | suoi | ili ambaŭ |
1. Pl. | mij | ni |
2. Pl. | tij | vi |
3. Pl. | sij | ili |