Inari (komunumo)
Inari, en la nord-samea Anár, estas komunumo en la Laponia provinco, en norda Finnlando, mallonge en finna Laponio. Ĝi estas ankaŭ la nomo de vilaĝo kaj de lago. En la anar-samea lingvo la komunumo nomiĝas Aanaar kaj en la skolt-samea lingvo Aanar.
Inari - Anár | |
---|---|
Blazono | Situo |
www.inari.fi | |
Provinco | finna Laponio |
Fondita | 1876 |
Areo | 17 321 km² |
Loĝantaro | 29,147 |
Finnlingvaj | 93,0% (ĉ. 85%) |
Svedlingvaj | 0,2% |
La areo de la komunumo estas 17 321 km², el kiu 2 148,5 km² estas akvo (12,4 %) inter kio lagoj Muddusjärvi, Nitsijärvi kaj Iijärvi. Inari estas la plej granda komunumo en Finnlando, kaj ĝi kovras ĉirkaŭ 5 % el la tuta teritorio de Finnlando.
Inari havas 7 040 loĝantojn (fine de 2005), el kiuj ĉirkaŭ 2150 (30 %) estas sameoj.
Administra centro de Inari estas setlejo Ivalo.
Komunumo Inari - Anár estas la sola kvarlingva komunumo en Finnlando, krom la finna la oficialaj lingvoj estas ankaŭ nord-samea, anar-samea kaj skolt-samea lingvoj. Laŭ la Samea parlamento el la voĉdonrajtaj sameaj loĝantoj de Inari ĉirkaŭ 52 % parolas la finnan, 18 % la nord-samean, 16 % la skolt-samean kaj 14 % la anar-samean kiel gepatran lingvon.
Eksteraj ligilojRedakti
- Hejmpaĝo de la komunumo Inari (nur en la finna).