Iijärvi (Inari)

Iijärvi (nord-samee Idjajávri, anar-samee Ijjävri, skolt-samee Iijäuʹrr) estas en finna Laponio en komunumo Inari situanta lago, kies longo estas proksimume 21 km kaj larĝo 2 km, areo 36,88 km², longo de bordo 103,1 km, la plej granda profundo 36,47 m, la meza profundo 8,2 m kaj supermara alteco 192,4 m. Iijärvi estas preskaŭ tute en medikonservada areo. Iijärvi elfluas laŭ Näätämöjoki. El la lago komenciĝas malfacila kajakada vojo (92 km) al Norvegio kaj Barenca maro.

Iijärvi
lago • lake or pond
Situo Inari
Laŭflue Näätämöjoki[1]
Datenoj
Koordinatoj 69° 28′ 0″ N, 27° 53′ 0″ O (mapo)69.46666666666727.883333333333192.4Koordinatoj: 69° 28′ 0″ N, 27° 53′ 0″ O (mapo)
Iijärvi (Finnlando)
Iijärvi (Finnlando)
DEC
Iijärvi
Iijärvi
Map
Iijärvi
Supermara alteco 192,4 m[1]
Surfaca areo 36,88 km²[2]
Akva volumeno 0,30dep1[2]
Maksimuma profundo 36,47 m[2]
Averaĝa profundo 8,2 m[2]
Borda longo1 103,1 km[2]
1 Borda longo estas malpreciza mezuro.
vdr

Fiŝoj redakti

  • Laga bruna tuto
  • ezoko (ne vere multaj ezokoj, sed ezokoj en la lago estas grandaj ezokoj)
  • atlantika salmo
  • reeska kaj rääpys, malgrandaj formoj de koregono.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Kansalaisen Karttapaikka (finne). Maanmittauslaitos. Alirita 24.8.2010.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 OIVA – Ympäristö- ja paikkatietopalvelu (finne). Ympäristöhallinto. Alirita 9.9.2010.