Taĝika lingvo

iranida lingvo, oficiala lingvo de Taĝikio

La taĝika lingvo (тоҷикӣ, toçikī, تاجیکی) estas ido de la persa lingvo parolata en Mez-Azio. Ĝi estas ano de la hindeŭropa lingvaro kaj de la irana sublingvaro.

Taĝika lingvo
тоҷикӣ, toçikī, تاجیکی
Mapo
lingvo • moderna lingvo • dialekto de la persa lingvo • oficiala lingvo
persa lingvoLingvoj de Taĝikio
Parolata en Taĝikio, Irano, Kazaĥio, Kirgizio, Rusio, Turkmenio, Ukrainio, Uzbekio
Parolantoj 14 000 000
Denaskaj parolantoj ĉirkaŭ 40.380.000 (2011)
Fremdlingvo / dua lingvo por
Skribo cirila alfabeto, araba alfabeto, (ekse) latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Hindirana lingvaro
Irana lingvaro
Taĝika lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Taĝikio
Reguligita de
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 tg
  ISO 639-2
    Bibliografia tgk
    Terminologia
  ISO 639-3 tgk
  SIL tgk
  Glottolog taji1245
Angla nomo Tajik
Franca nomo tadjik
Vikipedio
vdr

Taĝikparolantoj loĝas ĉefe en Taĝikio, Uzbekio, Afganio, kaj okcidenta Pakistano (la "taĝika" lingvo kun ĉirkaŭ 30.000 parolantoj apud la Taĝikia landlimo en Ĉinio estas tre malsimila pamira lingvo ankaŭ nomata la sarikola). La taĝika estas la oficiala lingvo de Taĝikio.

La taĝika estas ido de la persa lingvo. La du lingvoj estas sufiĉe interkompreneblaj, ke kelkaj konsideras la taĝikan kiel dialekton de la persa. Historie, oni klasifikis ĝin kiel la regionan dialekton de la persa parolatan de la Taĝikoj en Mez-Azio; kiam la Sovetunio ŝanĝis la skribon al versio de la latina alfabeto en 1928, kaj poste al modifita cirila alfabeto, oni ekkonsideris ĝin kiel aparta lingvo, parte pro politikaj kialoj. (En Afganio, Taĝikoj kontinuas uzi la araban alfabeton.)

La lingvo iom malsimiliĝis al la persa kiel parolata en Afganio kaj Irano, pro politikaj landlimoj kaj la influo de la rusa; tamen, Afganoj kaj Irananoj kiuj parolas la persan facile legas taĝikajn tekstojn skribatajn arabe, kaj Taĝikoj facile legas persajn tekstojn skribatajn cirile. La komuna origino de la du lingvoj estas emfazata pro la fakto ke Taĝikoj inkluas en sia literatura tradicio famajn aŭtorojn kiel Omar Kajjam, Abol-Gasem Ferdousio kaj Aliŝer NAVOI.

La ĉefaj taĝikparolantaj urboj en Mez-Azio, Samarkando kaj Buĥoro, situas en nuna Uzbekio. Kelkaj diras ke la uzbeka registaro punas taĝikparolantojn tie, kiuj devas paroli uzbeke publike, aŭ suferi monpunojn.

En okcidenta Pakistano estas inter 500.000 kaj 1.000.000 Taĝikoj, la plejparto de kiuj estas rifuĝintaj Afganoj en la Nord-Okcidenta Landlima Provinco de Pakistano.

En Ĉinio, la taĝika ne havas oficialan skribmanieron. La plejparto de "taĝikparolantoj" en Ĉinio vere parolas la sarikola lingvo. Malgraŭ ilia lingvo plej ofte nomiĝas la "taĝika", ĝi ne estas pli proksima al la taĝika ol la aliaj pamiraj lingvoj. Ili uzas la ujguran kaj la ĉinan por komuniki kun aliaj etnoj en la regiono.

Skribo redakti

Ĝis la jaro 1929 en Taĝikio oni uzis la araban alfabeton, de 1929 ĝis 1939 la latinan, kaj de tiam ĝis hodiaŭ la kirilan.

Lingva diskriminacio redakti

En Taĝika SSR estis du ŝtataj lingvoj — la taĝika kaj rusa. Tamen dokumentaro kaj kunsidoj estis preskaŭ sole en la rusa, ĉar en la respubliko loĝis sufiĉe granda rusparolanta komunumo kaj okazis vigla komunikado kun la aliaj respublikoj de Sovetunio, por kio necesis la rusa kiel lingvo-peranto. Edukado okazis en la rusa, taĝika aŭ uzbeka — depende de ŝtupo kaj lernejo, kiun elektis gepatroj por siaj idoj. Tamen taĝika intelektularo insistis pri pli vasta uzado de la taĝika lingvo en ĉiuj sferoj. En la 1980-aj jaroj naciisma humoro grave kreskis.

Post la disfalo de Sovetunio kaj establo de la sendependa Taĝikio, ĝia sola ŝtata lingvo iĝis la rusa. En 1990 en la ĉefurbo eksplodis naciismaj tumultoj kun kelkdek pereintoj. Tio kaj komenciĝinta en 1992 enlanda milito kaŭzis amasan elmigradon de la ruslingvanoj (rusoj, ukrainoj, tataroj, germanoj, judoj ka). Parto de la rusa loĝantaro en la lando reduktiĝis de 7,6% en 1989 ĝis 0,5% en 2010. La plej granda malplimulto iĝis uzbekoj (13,%) dum taĝikoj konsistigas pli ol 84%.

Tamen la rusa plu estas vaste uzata kaj laŭ konstitucio havas statuson de la lingvo de interetna komunikado[1].

Uzbekio redakti

En la sama tempo en Uzbekio estis nur uzbekaj kaj rusaj mezlernejoj. La loĝantaro de Samarkando kaj Buharao en la ĉiutaga vivo uzas la taĝikan, sed en mezlernejoj kaj altlernejoj la uzbekan.[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti