Majuskla skribo

maniero skribi uzante nur majusklajn literojn (pro emfazo, teknikaj limoj aŭ iu alia kaŭzo)

Majuskla skribo (latine majusculus — „iom pli granda“) estas alfabeta skribsistemo uzanta nur majusklojn, t.e. literojn, kies signobildojn oni povas mense limigi per paro da horizontalaj paralelaj rektoj — kontraste al la skriboj minusklaj, en kiuj tiaj limlinioj estas kvar.

Specimeno de romiaj majuskloj monumentaj (sur la triumfa arko de Tito)

Ĉi-suba bildo prezentas tiujn limliniojn por la vorto „kampo“, skribita tutmajuskle (KAMPO) kaj en du formoj minusklaj (latinliteraj minuskloj kaj en la Ŝava alfabeto):

La vortoj KAMPO kaj kampo kun limaj horizontaloj

La antikvaj skribsistemoj (sumera, fenica, hebrea, malnovgreka, latina, cirila) estiĝis kiel senusklaj skriboj majusklaj (ĉar ĉiuj literoj ĉiam estis majusklaj, ilia uskleco estis sensignifa). La duusklaj skribsistemoj, kombinantaj literojn minusklajn kaj majusklajn, estiĝis en la Mezepoko.

Majusklaj ciferoj redakti

La nuntempe plej ofte uzata formo de la ciferoj estas majuskla: ĉiuj ciferoj estas samaltaj kiel la literoj majusklaj, kaj formas majusklan signaron:

0123456789 ABCDEF

Kontraste al tiu formo de la ciferoj, la minusjklaj ciferoj estas malsame altaj kaj profundaj.

Majuskla formo de la esperantaj literoj ĉapelitaj redakti

La eksterliniaj diakritiloj, kiel la ĉapeloj de la esperantaj ĈĜĤĴŜŬ, plej ofte superas la normalan majusklan alton (vd ĉe malpendaĵo). Tamen iam ankaŭ ilin oni malaltigas, obeante la disciplinon de la majuskla skribo:

 

Tiaj kaŭraj signobildoj estas malofte uzataj, ĉar ili aspektas malbele; tamen oni povas vidi ilin ekz-e en la Enciklopedio de Esperanto (la artikolo „Stratoj“, p. 517 de la unuvoluma HEA-reeldono), ĉar ilia uzo ebligas malgrandigi la interlinian spacon kaj ŝpari paperon per kompakta presado.

Terminologia konfuzo redakti

La historie ĝustan uzon de la termino «majuskla skribo» oni trovas precipe en la verkoj pri paleografio. En la praktika vivo nuntempa tiu nocio malaktualiĝis, kaj kiam oni komunlingve parolas pri «majuskla skribo», plej ofte temas pri skribo nomuskla (kiel «Zamenhofo»). Tial, kiam oni tamen bezonas nomi la skribformon «ZAMENHOFO», oni uzas la vorton «tutmajuskla». Ĝi tamen estus pleonasma en la kunteksto paleografia.

Vidu ankaŭ redakti