Montopinto Ismail Somoni

Montopinto Ismail Somoni, konata sub la nomo Pik Ismail Somoni (taĝike: Қуллаи Исмоили Сомонӣ/ Qullai Ismoili Somonī, do „Montopinto Ismoili Somoni“, en tempo de Sovetunio Қуллаи Коммунизм / Qullai Kommunizm, ruse Пик Коммунизма / Pik Kommunizma,, do Montopinto de Komunismo), estas kun 7 495 m la plej alta pinto de Taĝikio kaj de la tuta eksa Sovetunio. Ĝi estas indikata same kiel la plej alta pinto de montaro Pamiro, kaj la kvindeke plej alta monto en la mondo.

USSR-Tajikistan-Peak Communism.jpg

Unua grimpoRedakti

La unuan grimpon sukcesis la 9-an de septembro 1939 la ruso Yevgeniy Abalakov.