Nacia himno de Sovetunio
La nacia himno de Sovetunio (en la rusa: Гимн Советского Союза, Gimn Sovetskogo Sojuza) anstataŭigis la kanton La Internacio kiel nacian himnon la 15-an de marto 1944. La tekston de la kanto skribis Sergej Miĥalkov kaj G. El-Registan. Aleksandr Aleksandrov verkis la muzikon.[1][2]
Гимн Советского Союза | ||
---|---|---|
Gimn Sovetskogo Sojuza | ||
Nacia Himno de Sovetunio | ||
![]() | ||
nacia himno | ||
lando | ![]() | |
kantoteksto | Sergej Miĥalkov | |
muziko | Aleksandr Vasiljeviĉ Aleksandrov | |
ekde | 1944 | |
ĝis | 1991 | |
muzika ekzemplo | ||
"Nacia Himno de Sovetunio"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||
Teksto en la rusa (1977 versio)Redakti
Союз нерушимый республик свободных |
Sojuz nerušimyj respublik svobodnyh |
[sɐˈjus nʲɪruˈʂɨmɨj rʲɪsˈpublʲɪk svɐˈbodnɨx] |
Teksto en la rusa (1944 versio)Redakti
Союз нерушимый республик свободных |
Sojuz nerušimyj respublik svobodnyh |
[sɐˈjʉs nʲɪrʊˈʂɨmɨj rʲɪsˈpublʲɪk svɐˈbodnɨx] |
Teksto en EsperantoRedakti
Fortega Unio el la respublikoj,
por ĉiam unia nun estas la Rus’,
Por ĉiam pluvivu la vol’ de l’ publikoj
kaj regu l’ Unio sur tuta globus’!
Multe kreskis jam Sovetuni’; ĝian egan grandon festas ni!
Certa donanto de l’ am’ al popol’.
Flag’ de l’ popolo, de l’ Uni’; Egan venton eĉ obstinas ĝi;
Ĉio okazu nur laŭ ĝia vol’!
Tra akra fulmtondro eĉ brilas la suno,
kaj granda Lenino nin gvidis tra l’ kriz’.
Kaj Stalin instruis pri l’ fid’ al komuno,
kaj fine kondukis al la civiliz’.
Multe kreskis jam Sovetuni’; ĝian egan grandon festas ni!
Certa donanto de l’ am’ al popol’.
Flag’ de l’ popolo, de l’ Uni’; Egan venton eĉ obstinas ĝi;
Ĉio okazu nur laŭ ĝia vol’!
Batale detruis ni la malamikojn,
kaj homojn ni savis de generaci’,
eltiris sukcese malicajn radikojn.
Finfine plu-gloros la fam’ de l’ Uni’!
Multe kreskis jam Sovetuni’; ĝian egan grandon festas ni!
Certa donanto de l’ am’ al popol’.
Flag’ de l’ popolo, de l’ Uni’; Egan venton eĉ obstinas ĝi;
Ĉio okazu nur laŭ ĝia vol’![6]
ReferencojRedakti
- ↑ https://music-facts.ru/song/Aleksandr_Aleksandrov/Gimn_SSSR/ Гимн СССР. Александр Александров. Факты о песне., текст песни.. Интересные факты о песнях. Дата обращения 7 декабря 2018.
- ↑ https://books.google.ru/books?id=FegTAQAAIAAJ Frans C. Lemaire. Музыка XX века в России и в республиках бывшего Советского Союза. — Гиперион, 2003. — С. 108. — 532 с.
- ↑ https://www.marxists.org/history/ussr/sounds/lyrics/anthem.htm
- ↑ Утверждён указом Президиума Верховного Совета СССР от 27 мая 1977 года
- ↑ Утверждён постановлением Политбюро ЦК ВКП(б) от 14 декабря 1944 года
- ↑ Tradukis D. Ĝamadio el la rusa/angla
Eksteraj ligilojRedakti
La preĝo de rusoj (1816–1833) • Dio Savu la Caron (1833–1917) • Laborista Marseljezo (1917–1918) • La Internacio (1918–1944) • Himno de Sovetunio (1944–1990) • La Patriota Kanto (1990–2000) • Himno de la Rusia Federacio (depost 2000)