Dio Savu la Caron
"Боже, Царя храни!" (Dio, gardu la Caron!) estis la ŝtata himno de la Rusia Imperio inter la jaroj 1834 kaj 1917. Ĝi estis enkondukita al uzo per ukazo de la caro Nikolao la 1-a la 30-an de aprilo 1834.
Боже, Царя храни! | ||
---|---|---|
Boĵe, Carja ĥrani! | ||
Dio, gardu la Caron! | ||
![]() | ||
nacia himno | ||
lando | ![]() | |
kantoteksto | Vasilj Ĵukovskij | |
muziko | Alekseij Ljvov | |
ekde | 1833 | |
ĝis | 1917 | |
muzika ekzemplo | ||
"Боже, Царя храни!"
| ||
Vortoj de V. A. Ĵukovskij, muziko de A. F. Ljvov.
Rusa teksto
redaktiБоже, Царя храни.
Сильный, державный,
Царствуй на славу нам,
Царствуй на страх врагам,
Царь православный.
Боже, Царя храни!
Esperanta traduko
redaktiDio, gardu la Caron.
Potenca, majesta,
Regu por nia gloro,
Regu por timo de l'malamikoj,
Caro ortodoksa.
Dio, gardu la Caron!
Plia historio
redaktiEn 1917 la carisman himnon anstataŭis rusa teksto por melodio de Marseljezo kaj ekde 1918 ĝis 1943 la rusa traduko de "La Internacio" servis kiel himno de Sovetio.
En 1944 estis enkondukita himno, komponita de A. V. Aleksandrov, kiu servas (kun multe ŝanĝitaj vortoj) kiel himno ankaŭ en hodiaŭa Rusio. Vd. Himno de la Rusia Federacio.
Eksteraj ligiloj
redakti- "Muzeo de rusiaj himnoj", kie eblas preni melodiojn kaj tekstojn de ĉiuj menciitaj himnoj.
La preĝo de rusoj (1816–1833) • Dio Savu la Caron (1833–1917) • Laborista Marseljezo (1917–1918) • La Internacio (1918–1944) • Himno de Sovetunio (1944–1990) • La Patriota Kanto (1990–2000) • Himno de la Rusia Federacio (depost 2000)