Nacia Himno de la Rusia Federacio
La Nacia Himno de la Rusia Federacio estas la nacia himno de Rusio. La tekston verkis Sergej Miĥalkov kaj la melodion kreis Aleksandr Vasiljeviĉ Aleksandrov. Ĝi iĝis oficiala nacia himno de Rusio dum 2000.[1][2]
Государственный гимн Российской Федерации | ||
---|---|---|
Gosudarstvenij Gimn Rosijskoj Federacii | ||
Nacia Himno de la Rusia Federacio | ||
nacia himno | ||
lando | Rusio | |
kantoteksto | Sergej Miĥalkov | |
muziko | Aleksandr Vasiljeviĉ Aleksandrov | |
ekde | 2000 | |
muzika ekzemplo | ||
"Nacia Himno de la Rusia Federacio"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
| ||
La saman melodion jam uzis himno, kiu en 1944 fariĝis la oficiala ŝtata himno de Sovetunio kaj funkciis ĝis la malfondo de la sovetunia ŝtato en 1991. La nuna himno de la Rusia Federacio havas multe ŝanĝitajn vortojn, sed kompreneble ankoraŭ memorigas pri Sovetunio, ĉar oni memoras la antaŭan uzon de la muzikaĵo.[3]
Nuna teksto
redaktiRusa oficiala teksto
redaktiРоссия – священная наша держава, |
Rosija — svjaŝĉenaja naŝa derĵava, |
[rɐˈsʲijə svʲɪˈɕːɛnːəjə ˈnaʂə dʲɪrˈʐavə] |
Traduko
redaktiRusio — nia sankta regno,
Rusio — nia amata lando.
Potenca volo, granda gloro -
Jen via heredaĵo por ĉiam!
Refreno:
Estu glorata, nia libera Patrio,
La eterna unio de l' frataj popoloj,
Saĝeco popola, donita de la prauloj!
Estu glorata, nia lando! Ni estas fieraj pri vi!
De sudaj maroj ĝis la polusa zono
Etendiĝas niaj arbaroj kaj kampoj.
Vi estas unika sur la tuta tero -
La lando gepatra, benita de Dio!
Refreno.
Vastan spacon por revoj kaj vivo
La jaroj venontaj promesas al ni.
La fidelo al la Patrio donas al ni forton.
Tiel estis, tiel estas kaj tiel estos por ĉiam!
Refreno.
Referencoj
redakti- ↑ https://web.archive.org/web/20120721054654/http://www.nationalanthems.me/russia-national-anthem-of-the-russian-federation/ NationalAnthems.me. Retrieved on 23 November 2011; Archived on 21 July 2012.
- ↑ https://cis-legislation.com/document.fwx?rgn=1423 Federal Constitutional Law on the National Anthem of the Russian Federation; 2000-12-25; Retrieved 2015-01-27.
- ↑ https://archive.is/20120907171727/http://www.montreal.mid.ru/inf_symb_e.html# Consulate-General of the Russian Federation in Montreal, Canada. Archived on 7 September 2012. Retrieved on 31 March 2010.
- ↑ https://web.archive.org/web/20110604021354/http://document.kremlin.ru/doc.asp?ID=5280&PSC=1&PT=3&Page=2 Указ Президента Российской Федерации от 30.12.2000 N 2110. Kremlin.ru. Archived on 4 June 2011; Retrieved on 20 December 2009.
La preĝo de rusoj (1816–1833) • Dio Savu la Caron (1833–1917) • Laborista Marseljezo (1917–1918) • La Internacio (1918–1944) • Himno de Sovetunio (1944–1990) • La Patriota Kanto (1990–2000) • Himno de la Rusia Federacio (depost 2000)