Kongreso de la Sovetoj de Sovetunio
La Kongreso de la Sovetoj de la tuta Unio, oficiale konata kiel Kongreso de la Sovetoj de Sovetunio (en rusa lingvo: Съезд Советов СССР) estis la supera regorgano de Sovetunio ekde ĝia formado la 30an de decembro 1922, ĝis la sankciado de la Soveta konstitucio de 1936.
Kongreso de la Sovetoj de Sovetunio | ||
---|---|---|
leĝdona povo | ||
Komenco | 1922 vd | |
Fino | 5-a de decembro 1936 vd | |
Poste | Supera Soveto de Sovetunio vd | |
Lando(j) | Sovetunio vd | |
La Kongreso de la Sovetoj estis integrita de reprezentantoj de la sovetoj de ĉiuj sovetuniaj respublikoj sub la sekvaj normoj: en la municipo- 1 membro el 25 mil voĉdonantoj, el la provincaj sovetoj (teritoriaj, regionaj) kaj respublikaj - 1 membro el 125 mil loĝantoj. La delegitoj de la Kongreso de la Unio estis elektitaj en la Kongresoj de la Sovetoj provincaj, aŭtonomaj aŭ respublikaj.
La ekskluziva jurisdikcio de la Kongreso de la Sovetoj konsistis el:
- la modifado de la Konstitucio de Sovetunio,
- la akcepto de novaj respublikoj en la Union,
- la starigado de la principoj de la planoj por la evoluo de la soveta ekonomio kaj la buĝeto de la ŝtato, samkiel la aprobado de la ĝeneralaj principoj de la reganta leĝaro.
La Kongreso de la Sovetoj devis determini la ĝeneralan direkton de ĉiuj publikaj organismoj kaj elekti Centran Leĝdonan Komitaton de Sovetunio, respondeca antaŭ la Kongreso en kiu ĝi agis.
La ununura prezidanto de la Kongreso estis Miĥail Kalinin.