Harjumaa
(Alidirektita el Distrikto Harju)
La distrikto Harju (estone Harju maakond aŭ Harjumaa) estas unu el dek kvin administraj distriktoj de Estonio, kaj troviĝas en la nordo de la ŝtato. Distrikta ĉefurbo estas la nacia ĉefurbo Talino (estone Tallinn). Komence de la jaro 2008 en la teritorio vivis 523 000 loĝantoj.
distrikto Harju
| |
---|---|
estone Harju maakond
| |
![]() | |
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Talino |
Areo | 4 333 km² |
Loĝantaro | 523 000 (komence de 2008) |
Loĝdenso | 121 loĝantoj/km² |
ISO-kodo | EE-37 |
![]() Flago de Harjumaa
| |
GeografioRedakti
La distrikto situas ĉe la suda marbordo de la Finna Golfo de la Balta Maro, kaj limas je la distriktoj Lääne sudokcidente, Rapla kaj Järva sude kaj Lääne-Viru oriente. Talino, la nacia ĉefurbo de Estonio, estas parto de la distrikta teritorio.