Kiek in de Kök (Talino)

mezepoka turo en Talino

Kiek in de Kök (prononco [KI:K in de Köük], platgermane, en Esperanto "rigardo en la kuirejon") estas malaltgermana nomo, kiun en la eŭropa mezepoko ricevis pluraj gardoturoj de urbaj remparoj, interalie ankaŭ mezepoka kanona turo en la estonia ĉefurbo Talino, kiu ĝis la nuntempo gardis sian malaltgermanan nomon. Por malgrandigi la riskon de incendioj en la lignaj, trabfakaj konstruaĵoj de la historia urbocentro, se iel la vetero ebligis oni kuiris en grandaj kaldronoj sur fajroj en internaj kortoj de la domoj, kaj de la alta turo eblis vere rigardi en la kaldronojn de la ĉirkaŭaj domoj.

Kiek in de Kök
fortika turo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 59° 26′ N, 24° 44′ O (mapo)59.4347524.74125Koordinatoj: 59° 26′ N, 24° 44′ O (mapo) [+]
Kiek in de Kök (Estonio)
Kiek in de Kök (Estonio)
DEC
Kiek in de Kök
Kiek in de Kök
Situo de Kiek in de Kök

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kiek in de Kök [+]
vdr
Kiek in de Kök

La turo de Talino konstruiĝis en 1475, altas 38 metrojn, havas diametron de 17 metrojn kaj murojn de 3 ĝis 4 metrojn dikajn. Siatempe ĝi estis la plej granda tiuspeca turo en norda Eŭropo.

En la Livonia Milito, parto de la Nordiaj militoj, la turo parte detruiĝis (la poste en la muro enkonstruitaj kanonaj kugloj memorigas pri la damaĝoj), sed post la milito rekonstruita. Nuntempe ĝi estas komplete restaŭrita kaj gastigas parton de la urba muzeo.

Eksteraj ligiloj redakti


 
Kiek in de Kök