Nordiaj militoj
La termino Nordiaj Militoj en la historio de Eŭropo signas plurajn militojn, en kiuj interluktis la armeoj de pluraj ŝtatoj pri la hegemonio en la teritorio de la Balta Maro kaj la ĉirkaŭaj landoj. Pro la diversaj naciaj historiaj tradicioj ne ekzistas unueca internacia nomaro, tiel ke la nomigo kaj nombrigo de la militoj ne komplete identas en ĉiuj lingvoj.[1]
Nomigo
redaktiĜenerale oni konsideras sub la nomo Nordiaj Militoj ĉiujn militajn konfliktojn en la teritorio de la Balta Maro, aparte en la teritorio de Baltio, do la nunaj ŝtatoj Litovio, Latvio kaj Estonio, inter la jaroj 1554 ĝis 1721. Unuope temas pri
- la Rusa-Sveda Milito (1554–1557)
- la Livonia Milito (1558–1583)
- la Trikrona Milito (1563–1570)
- la Rusa-Sveda Milito (1590–1595)
- la Pola-Sveda Milito (1600–1629)
- la Pola-Rusa Milito (1609–1619)
- la Ingria Milito (1610–1617)
- la Milito de Kalmar (1611–1613)
- la Pola-Rusa Milito de Smolensko (1632–1634)
- la Milito de Torstensson (1643–1645)
- la Pola-Rusa Milito (1654–1667)
- la Nordia Milito (1655–1660)
- la Brandenburgia-Sveda Milito respektive Skania Milito (1674–1679)
- la Granda Nordia Milito (1700–1721).
La unuopaj naciaj historioj kutimiĝis malsame nombri la militojn. Tiel ekzemple tri diversaj militoj nomatas la "Unua Nordia Milito": Germanaj, rusaj, anglalingvaj kaj plej multaj skandinaviaj historiistoj sub tio komprenas tradicie komprenas la militon de 1655 ĝis 1660. Iuj svedaj historiistoj tamen nomas la Svedan-Rusan Militon de 1554 kaj 1557 la Unua Nordia Milito[2], dum iuj rusaj historiistoj tiel nomas la Polan-Rusan Militron de 1654 ĝis 1667. Laŭ la tradicio de la pola-litova historio ĉefe tri konfliktoj nomiĝas la Nordia Militoj: La unua signas la konflikton Pollando-Litovio kun la Grandduklando Moskvo de 1562 ĝis 1570, la dua la militon de 1655 ĝis 1660 kaj la tria la "Grandan Nordian Militon" de 1700 ĝis 1721. Apartaĵo estas la konflikto inter la Reĝlando Svedio, la Reĝlando Danio kaj la Duklando Brandenburgio dum la jaroj de 1674 ĝis 1679. La konflikto laŭ la dana kaj sveda historio nomiĝas "Milito de Schonen", laŭ la germana tamen Brandenburgia-Sveda Milito kaj konsideriĝas kvazaŭ du diversaj militoj.[3]
Fono
redaktiPer la malaliĝo de Svedio el la Unio de Kalmar kaj la elekto de Gustav Eriksson kiel sveda reĝo finiĝis la hegemonio de Danio en Skandinavio. Per tio komenciĝis la lukto pri la „Dominium maris baltici“, pri la hegemonio en la teritorio de la Balta Maro.
La Reformacio en la skandinaviaj ŝtatoj kaŭzis profundajn ŝanĝojn. Pro la malekleziigo de multaj antaŭe katolikaj posedaĵoj – teritorioj kaj ĉiaspecaj konstruaĵoj – kaj la ekonomia prospero la Potenco de la ŝtataj reĝoj plifortiĝis. La feŭdaj ŝtatoj de la regiono forte penis pri ekspansio. De okcidento nederlandaj komercistoj penetris la Baltan Maron kaj provis malaltigi la influon de la urboj kunigitaj en la Hansa Ligo. Kaj en la oriento la Grandduklando Moskvo ekde la jaro 1558 luktis pri teritorio rekte borde de la Balta Maro.
Referencoj
redakti- ↑ Robert Frost: The Northern Wars - War, State and Society in Northeastern Europe, 1558–1721, Londono kaj Novjorko 2000, S.12f
- ↑ ekzemple Arvo Viljanti: Gustav Vasas ryska krig 1554-1557, Almqvist & Wiksell, Stokholmo 1957.
- ↑ Max Braubach: Vom Westfälischen Frieden bis zur Französischen Revolution ("De la Vestfalia Paco ĝis la Franca Revolucio"), Munkeno 1974, p. 54 (= Gebhardt - Handbuch der deutschen Geschichte, vol. 10)