Vladimir BEEKMAN (naskiĝis la 23-an de julio 1929 en Talino; mortis la 3-an de oktobro 2009 en Talino), estis estona verkisto kaj tradukisto.

Beekman naskiĝis kiel filo de ŝoforo. En la komenco de la Dua Mondmilito la 12-jara knabo perdiĝis ĉe evakuo survoje al Leningrado, restis ĉe la fronto kiel "filo de regimento" kaj poste en infanhejmo en Oranienbaum. En 1953 li finis en Talino (Tallinn) la Politeknikan Instituton kiel kemiisto. Li eklaboris kiel estro de la beletristika redakcio en la Estona Ŝtata Eldonejo (1953—1956), poste kiel liberprofesia verkisto.

Pluraj el liaj verkoj estis esperantigitaj:

  • Lumo de Orienta Eŭropo, poemo, fare de Hilda Dresen (1978)
  • Noktaj Aviadistoj, romano tradukita de Jaan Ojalo (1989)

Rete legeblaj en Esperanto

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti