Lydia KOIDULA (1843–1886) estis germanlingva estona verkisto kaj poeto. Kvankam gepatra lingvo de Koidula estis germana, ŝi verkis librojn nur en estona. Ŝi estas difinata nacia poeto de sia lando. Ŝia patro fondis gazeton, kie publikigis ankaŭ ŝiajn poemojn. Ŝi publikigis sian unuan poemkolekton Waido-Lilled en 1866. Sekvantjare ŝi publikigis kolekton Emajõe ööbik, kie estas patriotaj ecoj. Post ĝi ŝi ne publikigis proprajn poemkolektojn sed publikigis poemojn plu en gazetoj kaj partoprenis skribon de komunaj kolektoj. Koidula skribis ankaŭ unuan estonlingvan teatraĵon. Ĝi estis ludita unuan fojon en 1869 en unua kantjubileo de Estonio. En la jubileo estis ludita ankaŭ du ŝiaj poemoj kante kun kompono de Aleksander Kunileid. Koidula ankaŭ estonigis finnan literaturon. En Finnlando ŝi renkontis kun Elias Lönnrot kaj Yrjö Koskinen. Koidula geedziĝis kun latvia soldata kuracisto en 1873.

Lydia Koidula
Persona informo
Lydia Koidula
Naskiĝo 12-an de decembro 1843 (1843-12-12)
en Vändra
Morto 30-an de julio 1886 (1886-07-30) (42-jaraĝa)
en Kronŝtato
Mortis per mama kancero vd
Tombo Metsakalmistu vd
Etno estonoj vd
Lingvoj germanaestonarusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Q31275457 vd
Familio
Patro Johann Voldemar Jannsen vd
Edz(in)o Eduard Michelson vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoĵurnalistoverkisto vd
Laborkampo poezioĵurnalismo vd
Verkado
Verkoj Meadow Flowers ❦
Emajõe ööbik vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr