Elias Lönnrot
Elias Lönnrot (naskiĝis la 9-an de aprilo 1802 en Sammatti, mortis la 19-an de marto 1884 samloke) estis finna kuracisto kaj kultura aganto, i.a. kompilinto de Kalevala.
Elias Lönnrot | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de aprilo 1802 en Sammatti |
Morto | 19-an de marto 1884 (81-jaraĝa) en Sammatti |
Lingvoj | finna |
Loĝloko | Grandprinclando Finnlando • Hövelö |
Ŝtataneco | Svedio Grandprinclando Finnlando |
Alma mater | Universitato de Helsinko Imperial Alexander University (en) Reĝa Akademio de Åbo (Turku) Universitato de Turku |
Familio | |
Edz(in)o | Maria Piponius (en) |
Parencoj | Miina Lönnrot (en) (nevino) |
Okupo | |
Okupo | vortaristo botanikisto kuracisto-verkisto folkloristo kuracisto filologo himnoverkisto verkisto poeto lingvisto pedagogo kolektanto |
Verkoj | Kalevala |
Vivo
redaktiLönnrot naskiĝis kiel filo de ŝuisto kaj fariĝis studento en 1822 kaj studis en Turku. En 1828 post la incendio en Turku li ekiris al sia unua poemkolekta ekskurso al Tavastio kaj Savonio, kaj plu ĝis Karelio. Post reveno al Helsinki li publikigis unuajn kajerojn pri finna popola poezio.
Li estis la dua patro de finna skriba lingvo apud Mikael Agricola. Krom kolektado de Kalevala li inventis novajn vortojn kaj kompilis vortarojn.
Lönnrot doktoriĝis en 1832 kaj poste li laboris kiel distrikta kuracisto en Kajaani. Li estis la sola kuracisto en distrikto de 4 000 homoj. De Kajaani li faris poemkolektajn vojaĝojn al rusia Karelio kaj diversaj partoj de Finnlando. La unua versio de Kalevala pretiĝis en 1835-1836 kaj la dua, pliampleksigita eldono en 1849. Lia finna-sveda vortaro aperis en 1866-1880.
Li estis ankaŭ botanikisto kaj verkis la unuan botanikan libron en la finna Flora Fennica – Suomen Kasvisto en 1860. La dua, pliampleksigita versio, farita kun Thiodolf Sælan aperis en 1866.
En la finna 500-marka monbileto aperis bildo de Lönnrot.
Li estis membro de Hungara Scienca Akademio.
Vidu ankaŭ
redaktiAperis en Esperanto
redakti- La funebro de patrino, parto de Kalevala. Traduko de Antoni Grabowski, El Parnaso de Popoloj, 1913.