El Parnaso de Popoloj

Poemaro de Antoni Grabowski
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

El Parnaso de Popoloj [1] [2] estas kolekto de poemoj orginalaj kaj tradukitaj el 33 lingvoj, de Antoni Grabowski, 1913, 228 p.

El Parnaso de Popoloj
El Parnaso de Popoloj
El Parnaso de Popoloj
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1913
Urbo Varsovio
Eldoninto Pola Esperantisto
Paĝoj 228
vdr

Grabowski aperigis en Madrido ĉe Mangada en la jaro 1921 24-paĝan suplementon al la poemaro sub titolo Postrikolto [3].

Recenzoj redakti

 
 Grabowski majstre pruvas, ke Esperanto kapablas liveri bonegajn rimajn tradukojn el plej diversaj lingvoj. Li preskaŭ ĉiam elektis poemojn, kies valoro fakte meritas diskonigon per nia ĉien sonanta internacia lingvo. Li pravigas sian famon ankaŭ per originalaj versaĵoj, kiujn li aligis al sia multvalora poemaro. 
— 1914, Valc, Germana Esperantisto, B, paĝo 13
 
 Okaze de la Oka, Grabowski jam donis al ni tradukojn de Mazepa kaj Halka nun li eldonas antologion de ĉiulanda poezio El Parnaso de Popoloj, ĝi montras al ni la riĉon de la poezia trezoraro de l' homaro kaj la lertecon de l' verkisto, kiu sciis mirinde en ĝiaj tradukoj konservi la ritmon kaj la specialajn trajtojn de l' originalaĵoj, ĝi montras ankoraŭ la senegalan flekseblon kaj bonsonon de nia lingvo kiu, neperdante sian karakteron, povas transdoni al nia animo la intencitan efekton de la naciaj poetoj.
En la komenco de la poemaro troviĝas kelkaj originalaj poezioj de l' aŭtoro jam klasikaj en Esperantujo :
La Tagiĝo, La Reveno de l' Filo, La Semanto, k.t.p., poste venas tradukoj el diversaj lingvoj presitaj laŭ alfabeta ordo de l' nacioj.
Angla lingvo antaŭeniras la marŝadon kun la bone konata Sonoriloj de Vespero (el Thomas More) kiun sekvas tiu rimarko "unuafoje presita en 1889 en n-ro 2 de La Esperantisto. Kun admiro oni relegas tiujn versojn tiel freŝajn kiun la verkisto skribis posedante nur la malgrandan radikaron de l' Unua Libro.
Plejparte de la poeziaĵoj estas represaĵoj, sed kelkfoje la aŭtoro ŝanĝis la antaŭan formon tiel ekzemple pri La Sago kaj la Kanto de Longfellow, la nova formo estas pli konforma al la ritmo.
La tabelo de l' enhavo estas vere la "parnaso de popoloj" ĉar sur ĝi brilas la nomoj de la plejmulto de poetoj, kies genio ankoraŭ ĉarmas la sinsekvantajn generaciojn : More, Longfellow, Tennyson, La Fontaine, Lamartine, Hugo, Sully Prudhomme, Verlaine, Goethe, Heine, Eŭripides, Petöfi, Dante, Horatius, Ovidius, Mickiewicz, Słowacki, Puŝkin, Tolstoj, Nikander.
Ĉiuj sentoj de l' homo trovas esprimon en la prezentataj pecoj : gajo, amo, doloro, malespero, ...sed unu aparte ĉie montriĝas en la libro simila al ora fadeno kunliganta la diversajn foliojn, nome la amo al patrujo. Ĉiu popolo laŭtigas per la voĉoj de siaj poetoj sian amon al la tero kiu ĝin portas al la prapatroj, kiuj kreis sian patrujon.
Tiel la libro de Grabowski estas ne sole arta juvelo sed ankaŭ instruanto de grava leciono, danke al Esperanto ni povos koni la intiman penson de ĉiuj popoloj kaj ĉi tiu penso malgraŭ ĉiuj teorioj, malgraŭ ĉiuj sofismoj, ĉi tiu penso kiu staras profunde en la animo, en la sango de ĉiuj popoloj estas kaj restas obstina kaj ĉiama amo al la patrujo. 
— 1913(1964), Historio de Esperanto I, paĝoj 387-389
 
 Jubilea libro de esperanta poezio kaj de gia Majstro, S-ro ANTONI

GRABOWSKI. Ĝi estas 240paĝa, bela volumo kaj enhavas tre abundan kaj plenan kolekton de poemoj originale kaj majstre tradukitaj dum 25jara literatura agado de S-ro Grabowski, el 30 lingvoj! Ĝi estas vera antologio de tutmonda poezio.

La unikan libron devas posedi ĉiu amanto de bela, poezio, ĉiu organizanto de esperantistaj koncertoj, ĉiu deklamanto aŭ kantisto kaj fine ĉiu esperantista grupo 
— Belga Esperantisto n058-059 (aug-sep 1913)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4375, paĝo 379
  2. tiele literumita en Enciklopedio de Esperanto kaj en Historio de Esperanto (Léon Courtinat), paĝoj 387-389
  3. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo numero 4375a, paĝo 379

Eksteraj ligiloj redakti