Heinrich Heine

germana poeto
(Alidirektita el Heine)

Heinrich HEINE [hajnriĥ hajne], en Esperanto Henriko Hejno[1] (naskiĝis la 13an de decembro 1797 en Düsseldorf, mortis la 17an de februaro 1856 en Parizo), estis juddevena germanlingva poeto kaj ĵurnalisto. La verkoj de Heinrich Heine estis malpermesitaj dum la "Tria Regno", kvankam lia kanto de Lorelej apartenas al unu el la plej famaj germanaj poeziaĵoj[2].

Heinrich Heine
Heinrich-heine 1.jpg
Persona informo
Heinrich Heine
Naskonomo Heinrich Heine
Naskiĝo 13-an de decembro 1797 (1797-12-13)
en Duseldorfo, Banner of the Holy Roman Emperor with haloes (1400-1806).svg Sankta Romia Imperio
Morto 17-an de februaro 1856 (1856-02-17) (58-jara)
en Parizo, Flag of France (1794–1815, 1830–1974, 2020–present).svg Dua Franca Imperio
Mortis pro plumbovenenado [#]
Tombo Tombejo de Montmartre [#]
Etno Germanoj [#]
Lingvoj germanafranca [#]
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioGermana FederacioFrancio [#]
Alma mater Bonna universitato • Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Universitato de GöttingenHumboldt-Universitato en Berlino [#]
Subskribo Heinrich Heine
Memorigilo Heinrich Heine
Familio
Dinastio Heine family [#]
Patrino Betty Heine [#]
Gefratoj Charlotte Embden • Gustav Heine von Geldern [#]
Edz(in)o Mathilde Heine [#]
Profesio
Okupo poeto • verkistoĵurnalisto • literaturkritikisto • poeto-juristo • publikigisto • eseisto [#]
Aktiva en Hamburgo [#]
Verkado
Verkoj Deutschland. Ein Wintermärchen ❦
Atta Troll ❦
Die Harzreise ❦
Buch der Lieder [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

VivoRedakti

Heine konvertiĝis de judismo al kristanismo evangelia. Vojaĝoj kondukis lin al Anglio kaj Italio. Ekde 1831 li estis korespondanto de la augsburga Allgemeine Zeitung en Parizo. Tie li iĝis spirita peranto inter Francio kaj Germanio. En 1835 oni malpermesis liajn verkojn en Germanio. En 1841 li edziĝis al Eugénie Mirat, nomita Mathilde. Ekde 1848 li suferis pro mjelopatio, kio enlitigis lin daŭre. La lasta virino en kiun li enamiĝis estis Elise Krimitz, nomita Mouche.

GravecoRedakti

Heine kombinis kaj miksis melankolion kun ŝercemuleco, romantikismajn aspektojn kun trajtoj de la realisma Juna Germanio. Li iĝis pioniro de moderna ĵurnalismo kaj de la felietono. La ege ŝatata verkisto ŝuldas parton de la famo ankaŭ al la Franz Schubert kaj Robert Schumann, kiuj prenis verketerojn de Heine por muzikaj komponaĵoj.

HeredaĵoRedakti

Kiel parto de la strebado eksigi kaj kaŝi judan kontribuon al germana arto kaj kulturo, ĉiuj monumentoj dediĉitaj al li estis forigitaj aŭ detruitaj dum la Tria Regno kaj la libroj de Heine estis subpremitaj kaj, ekde 1940, malpermesitaj[3].

Inter la miloj da libroj bruligitaj sur la Opernplatz de Berlino en 1933, sekvante la nazian atakon kontraŭ la Institut für Sexualwissenschaft (Instituo por seksologio), estis verkoj de Heinrich Heine.

Por rememorigi la okazaĵon, unu el la plej famaj linioj de la teatraĵo Almansor de Heine (1821), eldirita fare de la islamano Hassan kiam li aŭdis ke la kristanaj konkerintoj bruligis la Koranon en la merkato de Granado, estis gravurita en la surloka merkato: "Das war ein Vorspiel. nur, dort wo man Bücher verbrennt, verbrennt man auch am Ende Menschen." ("Tio estis nur preludo; kie ili bruligas librojn, ili finfine bruligos ankaŭ homojn.")


Verkaro (elekto)Redakti

 
Reisebilder, 1831

PoeziaĵojRedakti

  • Gedichte (1822), kio enkorpigitis en pli vastan kolekton nomitan Buch der Lieder (1827)
  • Romanzero (1851)

VersepopeojRedakti

ProzaĵojRedakti

  • Reisebilder (1826-31, en 4 volumoj)
  • Die Harzreise (1826)
  • Zur Geschichte der Religion und Philosophie in Deutschland (1834)
  • Die romantische Schule (1836)
  • Der Rabbi von Bacherach (1840)
  • Der Doktor Faust (1851)
  • Vermischte Schriften (3 volumoj, 1854)

En Esperanto aperisRedakti

 
La novelo La Rabeno de Baĥaraĥ en traduko de LLZ de 1909 estas klasikaĵo de la esperantlingva literaturo

ReferencojRedakti

  1. La kapitalo — Kritiko de la politika ekonomio (esperante). Alirita 16-a de marto 2023. “Esprimo de Henriko Hejno [Heinrich Heine]”.
  2. Deutschland transkulturell (germane).
  3. (germane) Erhard Jöst (Decembro 2008). "Eine spannungsgeladene Wirkungsgeschichte". Literaturkritik (12): 520.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti