'En nacia vesto' estas kompilaĵo farita de Ada Csiszár, omaĝe al la hungara poeto Kálmán Kalocsay. Ĝi konsistas el poemoj liaj, tradukitaj al 18 naciaj lingvoj, nome: angla, pola, rumana, itala, hungara, islanda, vjetnama, nederlanda, franca, kataluna, rumana, portugala, skotgaela, finna, sveda, rusa, ĉina, ĉeĥa kaj ankaŭ al ido. La nacilingvaj versioj devenas de diversaj fontoj, indikitaj en la verko kune kun la nomoj de la tradukintoj.

En nacia vesto.

La tradukintoj konsistas el Marjorie Boulton, K. Strzelecki, J. E. Nagy, Dante Bertolini, Urszula Tupajka, I Molnár, Kristján Eiríksson, Kathleen Hall, Margaret G. Hagler, J. Orlewicz, Ðăng Dinh Ðăm, Willem Verloren van Themaat, William Auld, J. Székely, Mark Fettes, Christian Lavarenne, J. Grau-Casas, A. Binetsch, K. Kalocsay, Sylla Chaves, É. D. Kovács, Tazio Carlevaro, R. MacDonald, Garbhan MacAoidh, I. Pál, O. Manninen, N. Runeberg, I. Tófalusi, S. N. Vysokovskij, Shi Chengtai, Reto Rossetti, M. Lukáŝ, Ðào-anh-Kha, B. Cavanagh, Leo Belmont, F. Dunn, Gaston Waringhien, Márton Fejes, Z. Keszthelyi, L. I. Donskaja, kaj P. Avar.

Per tiu kolekto, Ada Csiszár celis kontribui al diskonigo de la verkaro de unu el la plej elstaraj poetoj en Esperanto. En sia Antaŭparolo, la kompilintino skribas: Hodiaŭ neniu dubas pri la signifo de la nacilingvaj tradukoj de Esperanta literaturo kaj ĝia disvastigo ekster la Esperanta medio.

La libro estis eldonita de KAL-ĈI Dokumentaro, Budapesto 2004.

Eksteraj ligiloj redakti