Spesmilo

eksa internacia valuto

Spesmilo (₷, Sm). monunuo en la internacia helpa monsistemo decimala, proponita en 1907 de René de Saussure kaj uzita antaŭ la Unua mondmilito de Esperantistoj, ĉefe de la Ĉekbanko Esperantista.

Monero de 1 spesmilo.

1 Spesmilo = 10 Spescentoj = 100 Spesdekoj = 1000 Spesoj. 1 Spesmilo estis egala al 0,733 gramoj aŭ 0,02356 francaj uncoj da pura oro, duondolaro, unu rublo, 2,50 svisaj frankoj ktp.

La radika unuo estis la speso. Ĝi estis tre malgranda por eviti onajn nombrojn (eĉ en septembro de 2011, la supre nomita unuspesa orkvanto valoris 0,043 usonajn dolarojn, 0,037 svisajn frankojn aŭ 1,3 rublon).[1].

Neveraj spesmilbiletoj povus esti uzataj en Esperanta versio de la ludo Monopolo.

SpesmilsignoRedakti

 
Spesmilsignoj

La "Sm"-monogramo (emblemo) aspektas kiel majuskla «S», el kies malsupra «vosto» plufluas minuskla manskriba «m»; ambaŭ kutime kursivaj. (Pro kursivklino eblas misinterpreti ĝin kiel «mS».)

Ĝi estas uzata ĉefe bilde aŭ en diversaj mondokumentoj; en flua teksto kutime oni uzas kompostitan per apartaj literoj kombinaĵon «Sm»; uzo de la aparta signo estas malofta en flua teksto, verŝajne ĝi aperas nur kiam ĝi estas tipografie ebla.

Oni aldonis la monogramon en 2009 al Unikodo kaj al la samenhava internacia normo ISO 10646 kun la kodo U+20B7 Spesmilo sign (HTML ₷)[2].

ProverbojRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri speso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:

  •  
     Fremda spesmilo estas sen utilo. 
  •  
     Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas. 
  •  
     Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras. 

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Spesmilo el la Enciklopedio de Esperanto.

Eksteraj ligilojRedakti