Emfazo tipografia

(Alidirektita el Skribfasono)

Per tipografia emfazo oni iel apartigas en teksto vortojn aŭ aliajn partojn pri kiuj oni volas speciale atentigi la leganton. En Esperanto, samkiel ĝenerale en la eŭropa tipografio, la kutima rimedo por ĉiutaga perkomputila tekstado, estas uzo de aparta tipara fasono: graseto, kursivo, aŭ Majuskletoj. La ĉefa tipografia metodo estas la maldensigo.

Ekzemplo pri maldensigo en gotika skribo. Atentu la emfazon de la vorto gesperrt.

La substreko ne estas tipara fasono, kaj laŭ tipografiaj instrulibroj, ĝi ne estas ankaŭ bona tipografio rimedo - ĝi taŭgas ĉefe por manskribo, kie ĝi estas la ĉefa emfazmetodo. Kontraŭe, la maldensigo estas tre bona tipografia rimedo, preskaŭ tute ne uzata en manskribo (malfacila por uzi), kaj tre konvena kiam la tipara familio estas orfa (kiel okazas ĉefe pri tiparoj de nelatinaj skriboj, pri gotika skribo aŭ Ŝava alfabeto) estas uzi maldensigon, substrekonkoloron.

La atentovekaj formoj, diferencaj de la normala ĉefteksta, kompreneble kaptas la atenton (tio ja estas ilia funkcio), sed per tio mem ili iom malfaciligas la legadon kaj tial bremsas la legofluon, tiel ke la leganto restas pli longe ĉe la emfazita tekstoparto (tio ankaŭ estas ja la celo). Kelkaj fasonoj havas ecojn rekoneblajn sen detala ekzameno (ekz. maldensigo, graseco) kaj tuj alvokas la atenton de la leganto.

GrasaRedakti

Grasa fasono havas, kompare al la normala, pli dikajn strekojn. Ĝi estas uzata por forte emfazi tekstoparton, ekzemple en titoloj. Eblas diversaj gradoj de graseco; se estas du, oni kutime nomas ilin «grasa» kaj «graseta» fasonoj. Jen ekzemplo pri grasa fasono.

 
"F" en normala kaj kursiva fasonoj

KursivaRedakti

Kursivo kutime disponeblas en ĉiu iom kompleta tipara familio. Oni uzas ĝin por modera emfazo. La signobildoj de kursiva fasono kutime, precipe ĉe minuskloj, ne estas simple la klinitaj aŭ turnitaj signobildoj de la ĉefteksta fasono, sed havas apartan formon.

En matematikaj formuloj oni kutime uzas kursivajn literojn por la nomoj de variabloj. En normalaj tekstoj oni skribas per kursivaj literoj la titolojn de literaturaj verkoj, filmoj kaj ĝenerale de ĉiu ajn arta verko. Krome oni povas uzi en manskribaĵo citilojn kiam per maŝina tajpado oni uzas kursivajn literojn, ekzemple por vortoj aŭ tekstoj en alia lingvo, por ironie diritaj vortoj aŭ esprimoj, ktp.

OblikvaRedakti

Se kursivo mankas en la tipara familio, ĝian rolon povas ludi oblikva fasono (la ĉefteksta tiparo kies signobildoj estas klinitaj dekstren). Oblikva fasono povas esti disponebla kiel aparta tiparo, aŭ ĝin povas aŭtomate generi la tekstoprezenta programo (tekstoredaktilo, foliumilo, bitlibroprezentilo ktp).