Variablo

Variablovarianto estas kunteksta "matematikeca" nomo de objekto (nombro, kvanto, vektoro, matrico, funkcio, geometria objekto, elemento de aro ktp), kiu povas ŝanĝiĝi en la koncerna kunteksto. La termino estas ĉefe uzata en matematiko, fiziko kaj komputado.

La "malo" de variablo estas konstanto, kiu servas por nomi objekton neŝanĝeblan en la koncerna kunteksto.

Ofte oni uzas latinajn literojn "x", "y", "z" (kaj aliajn) por reprezenti variablojn. Kaj se oni skribas nombron antaŭ la variablo, tio signifas multiplikadon. Ekzemple, 2x reprezentas duoble x. En kuntekstoj, en kiuj oni samtempe bezonas multajn malsamajn variablojn, oni uzas diversajn diakritojn (ekzemple, x', U*, Ē, Ĝ) kaj aldonas indice, simbolojn, literojn aŭ aliajn variablojn (ekzemple, x1, x2, xi, x', x'k, U* kaj simile).

Principe, oni povas uzi ajnan literon (kelkfoje, pli ol unu), eĉ de nelatina alfabeto (ofte uziĝas la greka alfabeto, sed foje eĉ la hebrea aŭ cirila, kaj diversaj litertipoj). Tamen oni kutime evitas la literon "o" ĉar ĝi povas kaŭzi konfuzon pro simileco al nulo. Kaj la greka litero "pi" estas uzata por konstanto 3.14159265..., do oni normale ne uzas ĝin por variablo.

La signifoj de la termino variablo en matematiko kaj en komputoscienco estas iom malsamaj. En matematiko, variablo estas kvanto kun iu (eble ne sciata) valoro. En multaj programlingvoj, variablo estas nura ujo por konservi datumon. Tiu diferenco evidentiĝas en la sintakso.

En matematiko, oni uzas la signon "=" por reprezenti egalecon, do signifus ke havas la valoron 1, kaj havas la saman signifon.

Eble konfuze, en multaj programlingvoj (ekz-e "C"), oni uzas la saman signon "=" por reprezenti asignon de valoro al variablo (ekzemple, x=1 signifas ke oni donas al la variablo x la valoron 1) kaj 1=x estus esprimo nevalida, ĉar 1 ne estas variablo. (Tamen la sintakso varias inter lingvoj: ekzemple, x:=1 en Paskalo.)

Rilata konfuza afero estas tio, ke en matematiko, estus ekvacio falsa (ĉar sendepende de la valoro de , oni povas subtrahi ĝin ambaŭflanke kaj ricevi la evidente falsan ekvacion ), sed en komputiko x=x+1 validas, signifante ke oni adicias 1 je x, remetante la rezulton en la variablon x.