Stelo (monunuo)
Ĉi tiu artikolo temas pri neoficiala monunuo. Por astro eliganta lumon rigardu la paĝon Stelo. Por renkontiĝo "STELO" legu la artikolon Listo de Esperanto-renkontiĝoj de Sovetunio. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Stelo (apartigilo). |
En la Esperanto-kulturo, stelo estas internacia monunuo, uzata ĉefe en la Esperanto-movado. Unua tia monunuo ekuziĝis ĉe kunvenoj de la Universala Ligo en la 1940-aj jaroj kaj de ĝi aperis moneroj el diversaj metaloj. Alia samnoma monunuo uziĝis dum ĉefe junularaj Esperanto-renkontiĝoj en Eŭropo kaj Brazilo en la 2010-aj jaroj. En la videokurso de Esperanto Pasporto al la tuta mondo oni uzas stelojn kiel monunuon en la fikcia mondo de la rolantoj.
Universala Ligo
redaktiHistorie, la monunuo stelo ekuziĝis ĉe kunvenoj de la Universala Ligo. Ĝi estis kreita en 1942 kaj uzata en esperantaj medioj dum kelkaj jardekoj. En 1959 UL decidis aperigi metalan version de la stelo por festadi tiun jubilean jaron de Esperanto. La unuaj aperis je la 28-a de junio, 1960, faritaj ĉe la Nederlanda Ŝtata Monfarejo.
Teorie 1 stelo estis prezegala al 1 kg da pano, sed praktike ĝia valoro estis ligita al la valoro de la nederlanda guldeno (NLG). Tiutempe 1 stelo egalvaloris al NLG 0,25. En 1960 estis faritaj moneroj de 1 stelo (farita el bronzo), 5 steloj (el latuno) kaj 10 steloj (el kupronikelo).
En 1965, aldoniĝis la 25-stela monero el arĝento. Ĝi estis farita en 1965 laŭ mendo de la Universala Ligo, kaj estis stampita de Holy Freres monfarejo en Svisujo. Ili estis arĝentaj po 0,900 procentoj.
Dum longa periodo oni fiksadis la prezojn de diversaj Esperanto-servoj kaj -varoj stele, sed tra la jaroj ĝi malrapide neuziĝis.
Je la oficiala fermo de l' Universala Ligo en la 1990-aj jaroj, la restintaj stelo-moneroj estis transdonataj al Universala Esperanto-Asocio. Oni povas aĉeti ilin ĉe la UEA-libroservo, kiel memoraĵojn.
La magazino Monato raportis en junio 2017 pri ekzisto de 25 Steloj kiel ora monero (50-grama), kiu valoras 1800 eŭrojn. La magazino samtempe anoncis aŭkcion, en kiu ĝi intencas vendi unu tian ekzempleron kontraŭ minimume 2500 eŭroj.[1][2]
Plastaj steloj de Stelaro
redaktiEn 2012 aperis moneroj nomataj "stelo" faritaj el plasto, kiuj estas uzataj en kelkaj Esperanto-renkontiĝoj, ĉefe inter junuloj. Steloj estas rezulto de cerbuma sesio dum FESTO 2012, kaj ili estis unuafoje uzataj en novembro de 2012 ĉe la unua KKPS en Nederlando.[3] La monunuo estas prizorgata de estraro nomata Stelaro, kiu kalkulas la kurzojn, gardas la stokon, kaj malfermas filiojn en diversaj Esperanto-renkontiĝoj. Aperis moneroj de valoro 1★, 3★ kaj 10★.
Nunaj Steloj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bildo | Valoro | Priskribo | ||||||
Bildflanko | Valorflanko | |||||||
1★ | En la bildflanko de la monero aperas gufo, tio estas, ĉar tiu ĉi monero kutime havas la valoron de unu teo en la gufujo. | |||||||
3★ | En la bildflanko de la monero aperas papago, tio estas, ĉar tiu ĉi monero estas pli ofte uzata por aĉeti manĝaĵojn, kaj tiuj kiuj manĝas ofte multe parolas, kiel papago. | |||||||
10★ | En la bildflanko de la monero aperas krokodilo, tio estas, ĉar tiu ĉi monero estas la plej uzata en la drinkejo, do post iom da tempo oni “ekkrokodilas”. |
Pliaj kurzoj
redaktiKurzoj de Steloj dependas je la prezaj indicoj de la landoj, kiuj uzas eŭrojn, brazilajn realojn kaj polajn zlotojn.[4] Je la 31-a de decembro 2017 la kurzoj estis:[5]
STL | EUR | BRL | PLN |
---|---|---|---|
Stelo | Eŭro | Brazila realo | Pola zloto |
Unu monunuo valoras tiun kvanton da steloj | 4,117 | 1,085 | 0,980 |
Unu stelo valoras tiun kvanton da monunuo | 0,2429 | 0,9214 | 1,020 |
Nova 100-Steloj monero-medalo 2018
redaktiOkaze de la 150-a naskiĝdatreveno de René de Saussure aperis jam en oktobro 2017 la unua Stelo-monero el pura arĝento 999/1000. La nominalo estas 100 Steloj, la maso unu unco, do 31,1 gramoj. Laŭ la arĝento-prezo (oktobro 2017) 1 € = 5 Steloj. Eventuale eldoniĝos pliaj nominaloj. Informojn pri tio disdonas esperanto@chello.at.[6]
Vidu ankaŭ
redakti- Specmilo
- Esperantismo kaj mono
- Universala Ligo kun detala priskribo de ties historio kaj de tiu de Stelo
Referencoj
redakti- ↑ https://www.facebook.com/szilvasi.laszlo/posts/10210738216710175?from_close_friend=1
- ↑ https://www.esperanto.be/fel/publika/012033p.php
- ↑ Stelaro: Historio. Arkivita el la originalo je 2013-09-29.
- ↑ Kurzoj. Arkivita el la originalo je 2014-12-31. Alirita 2013-09-23 .
- ↑ Facebook-afiŝo de Stelaro. Alirita 2021-12-15 .
- ↑ Artikolo "Esperanto-mono" de Walter Klag en la gazeto esperanto de UEA, aprilo 2017 (en Esperanto)
Eksteraj ligiloj
redakti- Esperanto-Mono, artikolo kiu aperis en la aprila numero 2017 de Revuo Esperanto esperante
- Alternative Currencies: Universala Ligo kun bildoj de la kuponoj kaj moneroj sur la paĝaro de The Unrecognised States Numismatic Society (Societo de Numismatiko de Neagnoskitaj Ŝtatoj)
- La stelo de Lawrence Mee.
- La Stelo : Morto de ekonomia iniaciato - eseo pri la stelo de Lawrence Mee eldonita en "La Merkato", gazeto de IKEF (esperante)
- nederlanda traduko: DE STABIELE MUNTEENHEID VAN DE ESPERANTISTEN: DE STELO Arkivigite je 2015-09-23 per la retarkivo Wayback Machine (La stabila monunuo de la esperantistoj : la stelo) de Lawrence Mee, el Jaarboek 2000 van het Europees Genootschap voor Munt- en Penningkunde
- "Esperanto and the Dream of a World Currency" angle
- Stelo: la mono de la Esperanto-komunumo - broŝuro de Walter kaj Renate Klag; kun kontribuaĵoj de Sabine Deopito, Bert Boon kaj Rogier Huurman
- Lerneja Projekto inspirita de la monunuo