Nov-Esperanto estas projekto de René de Saussure proponita en 1925. Ĝi estis la plej daŭra formo de Antido. Ĝi ankaŭ estis nomata Idiomo Mondiala aŭ simple Mondialo (Mondialo ankaŭ estas nomo de alia planlingvo).

Ŝanĝoj kompare kun Esperanto esence kiel en la antaŭaj projektoj de Saussure, ortografiaĵoj, vortprovizo, ktp: rukveni anstataŭ «reveni», tarde anstataŭ «malfrue», probo anst. «provo», onle anst. «nur(e)», poke anst. «malmulta», ordinalaj ciferoj, kaj simile.

Ortografio

redakti
Ortografio de Nov-Esperanto
Konsonantoj b c d f g h j k l m n p q r s t v w x y z
Vokaloj a e i o u

La alfabeto de Nov-Esperanto konsistas el 26 literoj: 5 vokaloj kaj 21 konsonantoj. La plejmulto de la literoj estas prononcata kiel en Esperanto. Kelkaj literoj bezonas klarigojn:

  • j estas prononcata kiel esperanta ĝ
  • q kiel kv or kw (la dua kiel en la angla vorto question)
  • w kiel esperanta ŭ
  • x kiel ks
  • y kiel esperanta j
  • ch kiel esperanta ĉ
  • sh kiel esperanta ŝ

Nov-Esperanto do havas du digrafojn: ch kaj sh.

Gramatiko

redakti

Saussure reenkondukis la akuzativan kazon, kiun li forigis en siaj antaŭaj projektoj, esprimatan per gramatika finaĵo ĉi-kaze la litero u, sekve oni uzu en imperativo la finaĵon -oy.

  • Mi vidas leonu. (Mi vidas leonon.)
  • Mi amas la patru. (Mi amas la patron.)
  • Bona matenu! (Bonan matenon)
  • Vi prenis viaŭ. (Vi prenis vian.)
  • Mi iras domeŭ /en domu/. (Mi iras domon /en domon/.)
  • Donoy al la birdon aqueu. (Donu al la birdoj akvon.)

La finaĵo -u anstataŭas la -o de la nominativo, kiu ne plu funkcias kiel markilo de substantivoj kiel en Esperanto; fakte, substantivoj havas kvar finaĵojn:

  • o /nominativo singularo/,
  • u /akuzativo singularo/,
  • on /nominativo-pluralo/ kaj
  • un /akuzativo-pluralo/.

Kiel oni vidas, la pluralo formiĝas per aldono de la litero -n.

  • La patron amas la filun. (La patroj amas la filojn).

Ekzemploj

redakti

Specimeno

redakti

Nov-Esperanto estas nova formo de la lingvo Esperanto, kreita da Dro Zamenhof. Ta nova formo ne pretendas esti nova lingvo internacia: ji celas nur forigi el Esperanto a defektun, jenanta en la praktika aplikado de ci-ta lingvo, exemple la supersignita literun ey la tro ofta finajun. Tala rezulto oni povas atingi per simpla interchanjo de la tri gramatika finajon -aj, -oj, -uj; seqe, cha Esperantisto povas lerni Nov-Esperanto en poka horon.

Existas ya diversa altra reform-projekton de Esperanto, el kayn la ple konatay estas la lingvo Ido, sed el cha ta projekton Nov-Esperanto estas la solay, kay konservis netushita la strukturu ey la flexeblu de la Zamenhofa kreitajo.

Mia unema probo de reformo estis publikigata en la yaro 1919ma sub la nomo "Esperantido", sed dur plura yaron mi faris en ji diversa plibonigon, ey por eviti konfuzun, mi vicerigis la nomu "Esperantido" per "Nov-Esperanto". Ci-ta lasta nomo estas do lay de la definitiva reform-projekto.

Bibliografio

redakti
  • de Saussure, René [ps. Antido], Fundamenta krestomatio de la internacia lingvo Nov-Esperanto. Bern: 1925, 1926 (48 p.), 1928 (40+ p.)
  • Bernard Golden. Hispana influo sur planlingvojn: la persona a. Boletín n245 (maj 1981), p. 7-8.

Eksteraj ligiloj

redakti