BA33

eldono de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako

BA33 estas la tridek-tria numero de la literatura libroforma revuo Beletra Almanako (BA), aperinta en oktobro 2018. Internaj kaj kovrilpaĝaj bildoj estas de simioj, nome bestoj plej parencaj al homoj.

Beletra Almanako 33
numero
Speco Literatura revuo
Formato 170 paĝoj, proks. 21,3 cm x 13,8 cm
Dato oktobro 2018

Lando Usono
Urbo Novjorko
Posedanto Mondial
Publikigisto Ulrich Becker
Redaktisto Probal Daŝgupto, István Ertl, Jesper Lykke Jacobsen, Suso Moinhos, Nicola Ruggiero kaj Anina Stecay
Ĉefredaktisto Suso Moinhos
Establodato septembro 2007
ISSN 1937-3325
ISBN ISBN 978-1-5956-9387-7

Adreso 203 W 107th St #6C, Novjorko (New York) NY 10025, Usono (USA)
Retejo Beletra Almanako 33
vdr

Enhavo redakti

  • Prezento (Jesper Lykke Jacobsen). Imagiva kaj bonhumora ukronio, laŭ kiu Esperanto neniam ekzistis (kiel kelkaj asertas) ĉar en diversaj momentoj ŝlosilaj situacioj por la lingvo fakte iris en alia direkto.

Originala Prozo redakti

  • Sten Johansson: Polvo. Deziro foriri el malgastigema tero kie polvo markas la malagrablan etoson.
  • Mikaelo Bronŝtejn: Lecionoj por viro. Rakontaro pri infanaĝo, juneco kaj maturiĝo de viro kaj pri ties rilatoj al apuduloj. "Kvazaŭ prefaco. Unue, due, trie" estas ia enkonduko al la rakontaro: maturulo ekverkas pri siaj memoroj. "Leciono pri ŝtelo. La paĉjo, onjo Manjo kaj aliaj" temas pri du ŝteloj rilataj al la ekvivo de la protagonisto: unue la patro devis "ŝtele" forporti la patrinon por rajti geedziĝi, due la knabeto malsukcesis ŝteli mielon dum foresto de patrino, ĉar onjo Manjo tion evitis, sed li insistis. "Leciono pri domino. Valik" temas pri trudema estreco inter knaboj kaj la historio de la "kapitano" Valik. "Leciono pri virto, La familio Zak" temas pri edzino kiu estis malbone traktita kaj batata fare de trompita ĵaluza edzo. "Leciono pri amoro. David" temas pri la enkonduko al la sekretoj de amoro fare de kolego en la fabriko. "Leciono pri ŝtelo. Oĉjo Steĉjo" temas pri ŝteleto fare de prestiĝa fabrikestro. "Leciono pri konstanteco. Maria, Anna, Viktoria" temas pri liaj tri edzinoj.

Originala Poezio redakti

  • Jorge Camacho: Personecoj.
  • Nicolau Dols: Denove. Poeziigo de veturado kaj pri kiel tio markas la propran vivon. Nome unujara veturo el Bratislavo hejmen en Balearoj. Dekunu regulaj metrikaj komponoj de po ses plus tri versoj.
  • Nicola Ruggiero: La migrado. Tute alia tipo veturadi estas la malfacila kaj riskega elmigrado al Eŭropo.

Tradukita Prozo redakti

  • Alexandru Vlad: Olivoj preskaŭ senpagaj (trad. Ionel Oneţ). Bonhumoreta parodio de la malfaciloj trovi diversajn varojn dum epoko de komunismo en Rumanio, tiuokaze de homo kiu deziras aĉeti olivojn por uzi iliajn kernojn cele al resanigo.
  • Zinaida Lindén: Konversacia kurso (trad. Kalle Kniivilä). Paralele al la progreso de diversaj temoj en paroliga kurso de la finna, nome pri si mem, interesoj, familio, ktp., oni sekvas la fadenon de la am-amikeco inter la protagonistino kaj ŝia kunparolantino, nome juna monaĥino.
  • Lia Wainstein: La granfruna lingvo aŭ La espero de mia avo (trad. Giulio Cappa). En tiu rakonto Esperanto alprenas la rolon de la itala en la originala versio. La granfruna lingvo estas lingvo parolata en insulo, en kiu la vortoj konstante ŝanĝas siajn signifojn, aŭ alivorte dirite, la parolantoj uzas ian ajn esprimon por komunikaj celoj. Superrealisme.
  • Clemens J. Satz: La kadavro, protagonisto alvenas hejmen kaj trafas kadavron de virino; anstataŭ la normalaj zorgoj tiuokaze, li dediĉas sin nur al kaŝado de la kadavro. Rakonto tre mallonga pri apero de flugiloj (trad. István Ertl).
  • Nathaniel Hawthorne: La filino de Rappaccini (trad. Barry Friedman, rev. Jesper Lykke Jacobsen). Romantisma kaj mistera rakonto pri studento kiu ekloĝas en Padovo. El sia ĉambro li povas rigardi al ĝardeno kie la bela filino de mistera erudiciulo zorgas pri plantoj kaj floroj, sed ŝajnas kvazaŭ ŝi alportas morton al vivuloj.

Tradukita Poezio redakti

  • Mara Pastor: Ladskatolo (trad. Sebastian Schulman), pri cikatroj en la vivo de homoj.
  • Armando Silles McLaney: Ses poemoj (trad. Miguel Fernández), el lia poemaro "Vera aero" nome Membiografio en la spegulo, Sonĝo kaj nokto, Atavisma strebo, La sanktuloj, Mi vojas en soleco, kaj Tagoj de ĝoja ribelemo.

Artikoloj kaj Eseoj redakti

  • Sten Johansson: Verda rozaglo. Esploro pri la dana familinomo de la patrina branĉo de hispana fama esperantisto Julio Mangada Rosenörn kaj pri la familio de lia patrino en dana Karibio kaj Kubo.
  • Wim Jansen: "La juna Eŭskino" – prilaboro de poemo. Studo pri rara poemo pri la Karlana Milito verkita kaj publikigita en tiama Nederlando. Detalaj klarigoj pri la politika kunteksto, la kompreno de la Karlana Milito en tiama Nederlando, speciale pri la figuro de generalo Tomás de Zumalacárregui, biografio de la poeto kaj analizo de la poemo, speciale pri metriko.
  • Mikaelo Bronŝtejn: Ĉu ĝi estas nur blua revo? (Scienc-fikciaj verkistoj kaj Esperanto). Pri sinteno de verkistoj de scienc-fikcio al Esperanto aŭ komuna internacia lingvo, ĉefe sovetianoj, sed ne nur, nome pri Aleksandr Romanoviĉ Belajev ((1884-1942), Stanislaw Lem (1921-2006), Igor Rossoĥvatskij (1929-2015), Leonid Panasenko (1949-2011), Viktor Kolupajev (1036-2001), Georgij Gureviĉ (1917-1998), Genriĥ Altov (1926-1998), la fratoj Arkadij Strugackij (1925-1991), kaj Boris Strugackij (1933-2013) kaj Harry Harrison (1925-2012).

Intervjuo redakti

  • La nova "Historia Vortaro de Esperanto". Intervjuo kun Bernhard Pabst. Pri la procezo kreadi la novan eldonon de la vortaro, problemoj kaj ekzemploj de kuriozaj historie novaj vortoj.

Recenzoj redakti

  • Probal Daŝgupto: Rerigardi nin tra "Norma Prismo", pri Nia diligenta kolegaro. Biografio de 200 eminentoj esperantistoj (de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov). Nome kolekto de biografioj kaj komentoj pri famaj elstaraj esperantistoj, kriterioj por elekto kaj konceptoj kiel "tegmento".
  • Jorge Camacho: Necesa verko, disaj komentoj pri Tagoj kaj ruinoj (de Jaume Grau Casas) kaj partikulare pri la figuro de la verkisto kaj detalo de la traduko al Esperanto el traduko al la franca de hispanlingva originalo.

Bildoj redakti

Kovrila kaj rubrikaj bildoj el Vikipedio pri simioj.

Eksteraj ligiloj redakti