Ä

la litero kun tremao; parto de germana, sveda, finna, estona, slovaka, kaj volapuka alfabetoj

Ä, minuskle ä, litero A kun tremao, estas litero de kelkaj latinidaj alfabetoj, ekzemple la 27-a de la sveda alfabeto. Por prononco (laŭ IFA) [æ] ĝis [ε] ĝi ankaŭ uzatas alilingve, nome en la alfabetoj finna kaj germana, sed en tiu lasta, ĝi ne estas konsiderata propra litero, sed nura variaĵo de A.

Ĝi devenas de ligaturo inter A kaj E, kiu ankaŭ estigis Æ.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.