Krisigno
La krisigno estas la marko de interpunkcio, kiun oni metas ĉe la fino de ordona ĉeffrazo, ekzemple: "Silentu!". Ĝi ankaŭ povas indiki krion, eksklamacion aŭ surprizon. Ĝi estas trovebla en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
Oni kredas, ke eble la marko devenas la latina vorto io, krio de ĝojo. Ĉi-tiu estis skribita kiel 'i' supren de 'o'. Ĉi-tiu marko evoluis al nia moderna simbolo.
Tipografio
redaktiPlej ofte oni ne metas spaceton antaŭ la krisigno. Tamen kelkaj landoj (ĉefe Francio) kutimas uzi (eĉ postulas ke oni uzu) spaceton antaŭ tiu signo. Sed ĝi nepre estu "nedisigebla" spaceto (por eviti ke la krisigno troviĝu komence de linio), ĝenerale kun konstanta larĝeco, kaj pli malgranda ol la ordinara spaceto.
Matematike
redaktiLaŭ matematiko, la krisigno signifas la faktorialon de nombro. Tiel, n! signifas la produton de la entjeroj de 1 al n. Ekzemple, 4! estas 1 x 2 x 3 x 4 = 24.
Komputike
redaktiLaŭ komputiko, la krisigno estas ASCII kaj Unikoda signo 33. Multaj programlingvoj uzas la krisignon por variaj signifoj. Ĉefe, ĝi signifas logikan neon: A != B signifas A ne egalas B.
Ŝako
redaktiLaŭ ŝaka notado, unu krisigno indikas bonan movon. Du krisignoj indikas bonegan movon.