Malfermi la ĉefan menuon

Eksklamacio estas lingva rimedo kiu povas esti uzata kaj en normala ĉiutaga parolado kaj por pli preciza celo en literaturaj tekstoj. Ĉiukaze la bazo de la rimedo estas la sama: laŭtigi kaj reliefigi la diraĵon. En normala skribado tiu rimedo oni signu per specifa ortografa signo [!] kaj kutime la eksklamacia frazo komencas per eksklamacia vorto -Kiel, Kia,...- aŭ per interinterjekcio -ve!-.

En literaturo ĝi funkcias kiel parolfiguro celanta esprimi fortan senton pro diversaj kialoj eblaj, ĉu miro ĉu kolero ĉu timo, ktp. Oni vidu kiel ĝi funkcias ekzemple en la "Morto de Antoñito Camborio" en la Cigana Romancaro de Federico García Lorca, laŭ traduko de Fernando de Diego, kiam tiu cigano ĵus estis mortovundita:

"-Ve, Federico García,

voku al Civilgvardi!"

Kompreneble tiu momento elstariĝas danke al tiu eksklamacio super la aliaj de la poemo, ĉar dum ĝi la ĉefrolulo mortiĝas.

Specifa tipo de eksklamacio estas apostrofo kiu konsistas je tuja rompo de la rakonta aŭ parola fadeno por rekte alparoli ĉu ĉeestantojn ĉu malĉeestantojn ĉu vivajn ĉu nevivajn estaĵojn aŭ eĉ al si mem.

"Ho, Dio, aŭskultu min"