La produto estas la rezulto de multiplikado de du aŭ pluraj faktoroj. La vicordo, laŭ kiu la faktoroj estas multiplikataj, ne influas la rezulton, se la koncerna operacio de multiplikado estas komuta kaj asocia.

Rimarko 1: La produto de matricoj en ĝenerala kazo ne estas komuta. Ĝi dependas de la vicordo de la faktoroj. Pli ĝenerale, multiplikado en magmo (aŭ, pli speciale, en semigrupogrupo) kaj en aliaj algebraj strukturoj povas ne esti komuta aŭ asocia.

Rimarko 2: En moderna matematiko, por unuformeco de difinoj, rezonado kaj formuloj, oni ofte plivastigas la nocion produto al la kazo de unu faktoro (la produto egalas al tiu unuopa faktoro) kaj al la kazo de "nul faktoroj" (produto de nul nombroj egalas al 1; produto de nul kvadrataj matricoj egalas al la identa matrico; kaj ĝenerale, produto de nul elementoj de ĉia magmo kun neŭtrala elemento egalas al la neŭtrala elemento)

Vidu ankaŭ redakti