Komuteco
Komuteco estas eco de duargumenta matematika operacio. Duvalenta operacio estas komuta, se interŝanĝo (komutado) de la du operandoj ne influas la rezulton.
Formala difino
redaktiSe estas duargumenta operacio sur la aro S, ĝi estas komuta se
- por ĉiuj x, y en S.
Aldone, oni diras, ke du elementoj x kaj y komutas se
- .
En funkcia skribo komuteco estas esprimata jene:
- ∀ a, b: f(a, b) = f(b, a)
Komutaj estas ekzemple:
- multipliko kaj adicio de reelaj aŭ kompleksaj nombroj;
- adicio de vektoroj;
- skalara produto de vektoroj.
Malkomuteco
redaktiSe estas duargumenta operacio sur la aro S, ĝi estas malkomuta se
- por ĉiuj x, y en S.
kie -a por a en S estas la kontraŭegalo.
Malkomutaj estas ekzemple:
- subtraho de reelaj aŭ kompleksaj nombroj;
- vektora produto de tri-dimensiaj vektoroj.